Zsuzsa Gordon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gartner Zsuzsanna |
Naskiĝo | 6-an de julio 1929 en Budapeŝto |
Morto | 31-an de januaro 2015 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1945–1949) |
Familio | |
Patro | Pál Gartner (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Zsuzsa Gordon [ĵuĵa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gordon Zsuzsa estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia origina familia nomo estis Gartner.
Zsuzsa Gordon [1] naskiĝis la 6-an de julio 1929 en Budapeŝto (laŭ [2] la naskiĝjaro estas 1930), ŝi mortis la 31-an de januaro 2015 en Budapeŝto.
Zsuzsa Gordon devenis el juda familio. Ŝi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Teatra Akademio en 1949. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Pécs). Ekde 1952 ŝi apartenis al diversaj ĉefurbaj teatroj, ekzemple Gaja Teatro (1962-1968). Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1955-1983.