Édouard HERRIOT (naskiĝis la 5-an de julio 1872 en Troyes kaj mortis la 26-an de marto 1957 en Saint-Genis-Laval) estis franca politikisto, membro de Radikala Partio, ĉefministro de Francio trifoje. Por lia opozicio kontraŭ Philippe Pétain, estis arestita en 1942 kaj liberigita en 1944, kaj poste estis ekzilita al Germanio. Herriot atestis la juĝon de Petain.
En 1950 li estis prezidanto de la nacia parlamento kaj la alta protektanto de la Universala Kongreso de Esperanto en Parizo.