Ústí nad Orlicí | |||
germane Wildenschwert | |||
urbo | |||
Placo en Ústí nad Orlicí
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Ústí nad Orlicí | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Ústí nad Orlicí | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Riveroj | Třebovka, Tichá Orlice | ||
Situo | Ústí nad Orlicí | ||
- alteco | 340 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 58′ 27″ N 16° 24′ 00″ O / 49.97417 °N, 16.40000 °O (mapo) | ||
Areo | 36,36 km² (3 636 ha) | ||
Loĝantaro | 14 098 (2024) | ||
Denseco | 387,73 loĝ./km² | ||
Fondo | 13-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 562 01 ĝis 562 06 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 579891 | ||
Katastraj teritorioj | 9 | ||
Partoj de urbo | 8 | ||
Bazaj setlejunuoj | 22 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Ústí nad Orlicí | |||
Retpaĝo: www.ustinadorlici.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Ústí nad Orlicí estas urbo en Ĉeĥio, situanta en orienta parto de Bohemio, en Regiono Pardubice, ĉirkaŭ 10 km nordnordokcidente de Česká Třebová. Ĝi etendiĝas sub Orlica montaro ĉe kunfluejo de riveroj Tichá Orlice kaj Třebovka. La urbo estas signifa centro de teksindustrio. En 2024 en ĝi loĝis 14 098 loĝantoj. Hylváty (pli frue ankaŭ nomata Krátká Třebová (Mallonga Třebová)) estas parto de la urbo Ústí nad Orlicí.
En 2015 ĝi estis gastiganto de la kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Libchavy, Orlické Podhůří, Dolní Dobrouč, Hrádek, Dlouhá Třebová, Sudislav nad Orlicí, Řetůvka, Řetová kaj Česká Třebová.
La urbo estis fondita komence de la 13-a jarcento de Vilém el Drnholec. Ĝi estis la servutula urbeto, pli malfrue ĝi estis posedaĵo de la ĉeĥaj reĝoj. Ekde la fino de la 13-a jarcento ĝi estis konsisto de sinjorejo de Lanšperk kaj ekde la duono de la 16-a jarcento de sinjorejo de Lanškroun. Pli malfrue ĝi estis posedata de pluraj nobelaj familioj (ekz. Pernŝtejnidoj, Hrzanidoj aŭ Liĥtenŝtejnidoj). Drapproduktadaj kaj teksadaj gildoj estis rekonitaj jam komence de la 16-a jarcento. Simile kiel vico da ĉeĥaj urboj ankaŭ Ústí estis ruinigita dum la tridekjara milito. Konstruado de fervojo en la jaro 1845 (Olomouc – Prago) rapidigis industriigon de la teksproduktado. Al la malnova tradicio de teksistoj kaj drapistoj ligiĝis moderna industrio. En la jaro 1967 estis konstruita en kotona esplorinstituto senŝpinila sistemo de ŝpinado.
Origina bazplano de la kvadrata ĉefplaco restis konservita, domojn en du flankoj de la placo borderas arkadoj. La domoj estas plejparte barokaj. En 1990 la urbo estis proklamita kiel protektata memorindaĵzono.
Ústí nad Orlicí estas naskiĝloko de violonvirtuozo Jaroslav Kocián (1883–1950) kaj de historiisto de artoj Josef Cibulka (1886–1968). Al muziktradicioj de la urbo, kiuj tuŝas ĝis la 14-a jarcento, ligiĝas ĉiujara konkurso de junaj violonistoj nomata Muzika Ústí de Kocián.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 7 661 |
1880 | 7 636 |
1890 | 8 161 |
1900 | 10 206 |
1910 | 11 157 |
1921 | 9 676 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 8 391 |
1950 | 10 058 |
1961 | 10 712 |
1970 | 12 058 |
1980 | 15 945 |
1991 | 15 295 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 15 192 |
2011 | 14 414 |
2014 | 14 364 |
2016 | 14 226 |
2017 | 14 164 |
2018 | 14 163 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 14 196 |
2020 | 14 280 |
2021 | 13 958 |
2022 | 13 936 |
2023 | 14 141 |
2024 | 14 098 |
Antaŭe konsisto de urbo estis ankaŭ hodiaŭ memstaraj municipoj Dlouhá Třebová kaj Řetůvka.
En la urbo estas elstara muzika tradicio, precipe dank al violonvirtuozo Jaroslav Kocian kaj Bohuš Heran, kies heredaĵon memorigas ĉiujaraj internaciaj muzikkonkursoj. En la urbo aktivas Muzika unuiĝo de Cecilio (Cecilská hudební jednota), unu el la plej malnovaj korusoj en Mezeŭropo. Gravas ankaŭ tradicio de konstruado de betlehemoj, dokumentita ekde la 18-a jarcento. Pluraj specimenoj estas prezentataj en la Urba Muzeo.
En la urbo troviĝas granda sportarealo kun futbala kaj atletika stadionoj, akvaparko kaj ludejoj por volejbalo, basketbalo kaj teniso. Krome funkcias kovrita naĝejo, kegloludejo kaj centro por bovlingo. Rande de la urbo en Cakle troviĝas tendumejo kaj boatejo. Inter 2007-2009 estis konstruitaj ĉirkaŭ 40 km da biciklovojoj, kondukantaj tra bela valo de la riveroj Tichá Orlice kaj Třebovka al Choceň, Letohrad kaj Česká Třebová.
Inter memorindaĵoj en la proksima ĉirkaŭaĵo elstaras burgruinoj Lanšperk, Žampach, Potštejn kaj Litice nad Orlicí.
Tra Ústí nad Orlicí gvidas grava elektrizita fervoja linio numero 010 de Kolín al Česká Třebová. Kaj de urbo gvidas linio numero 024 al Štíty.
De la 30-a de novembro ĝis la 2-a de decembro 2012 okazis novula aranĝo — Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo, en kunlaboro de ĈEJ kaj Studenta Esperanto-Klubo “Aŭroro” el Vroclavo.
Inter la 6-a de novembro kaj la 8-a de novembro 2015 en Ústí nad Orlicí okazis La Anstataŭa 15-a Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. La aranĝo realiĝis kun financa subteno de la urbo.
Inter la partneraj urboj estas
|