Čakajovce, hungare Csekej [ĉekej] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankoraŭ vilaĝeto apartenas al la municipo.
Čakajovce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Nitra | ||
Distrikto | Nitra | ||
Poŝtkodo | 951 43 | ||
Aŭtokodo | NR | ||
Telefonkodo | ++421-37-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 096 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 201 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°22′00″N 18°02′00″O / 48.366667°N, 18.033333°O (mapo) Koordinatoj: 48°22′00″N 18°02′00″O / 48.366667°N, 18.033333°O (mapo) | ||
Alto | 146 m s.m. | ||
Areo | 6 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Čakajovce [+] | |||
Čakajovce situas laŭ dekstra bordo de Nitra (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Partizánske-Nitra (urbo). La lasta urbo troviĝas je 8 km-oj.
Antaŭ la hungara dominado slavoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la bieno en 1156 en formo "Seka", pri la vilaĝo en 1251 en formo "Cheka". En 1431 la husanoj okupis la setlejon kaj ili konstruis ĉirkaŭ la templon defendan muron. En 1576 la turkoj bruldetruis la vilaĝon, poste en 1606 Stefano Bocskay okupis ĝin. En 1761 oni komputis tie 71 familiojn, en 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokon duaklasa. En 1787 loĝis tie 293 vilaĝanoj en 51 domoj, en 1828 413 vilaĝanoj en 59 domoj. En 1805 la rusa armeo okupis la vilaĝon, post 25 jaroj multaj mortis pro ĥolero. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Csekej 831 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Čakajovce 1102 homoj, (1076 slovakoj).