Łeba

Łeba, Esperante: Lebo
germane: Leba

Flago

Blazono

Flago Blazono
havenurbo • urba komunumo • urbo
Łeba (Pollando)
Łeba (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Łeby
Provinco Pomeria provinco
Distrikto distrikto Lębork
Komunumo Łeba
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1357
Koordinatoj 54° 47′ N, 17° 33′ O (mapo)54.78333333333317.55Koordinatoj: 54° 47′ N, 17° 33′ O (mapo)
Areo 14,8 km²
Loĝantaro 3857 (en 2004)
Loĝdenso 260,6 loĝ./km²
Poŝtkodo 84–360
Telefona antaŭkodo 59
Aŭtokodo GLE
TERYT 6222808021
Estro Andrzej Strzechmiński
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Kościuszki 90
Poŝtkodo de estraro 84–360
Telefono de estraro 59 866–15-13
Fakso de estraro 59 866-13-37
Ĝemelaj urboj (Svedio) Borgholm
(Rusio) Zelenogradsk
(Litovio) Neringa
(Germanio) Hohnstorf
(Italio) Parma
Komunuma retejo http://www.leba.pl
vdr
La aviadila foto de Lebo / Łeba
Jaĥt-haveno

Łeba (prononcu: ŭeba) (kaŝube Łeba, germane Leba) estas urbo en Pomeria provinco en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Łeba en la distrikto Lębork (prononcu: lenbork).

La strato Nadmorska (ĉemara), unu el la turistaj stratoj en Lebo
La plaĝo en Lebo / Łeba
La haveno en Lebo
La turisma ŝipo "Arno la 1-a" enfluas la havenon
La hotelo "Neptuno" ĉe la plaĝo
Knabino en la tipe kaŝuba folklor-kostumo
La Respubliko de Ambaŭ Nacioj post la dispartigoj de Pollando-Litovio
La haveno en Lebo nokte
La Kruco en la haveno destinita omaĝe al la polaj kaj germanaj pereintaj marfiŝistoj en la Balta Maro dum ŝtormoj
Havenestrejo
Lebo / Łeba
La preĝejo de la Oblat-pastroj en Lebo / Łeba
La ruin-restaĵoj de la preĝejo de Sankta Nikolao
La dezerta pejzaĝo de la dunoj en Słowiński Nacia Naturparko (prononcu: sŭovinjski) apude de Lebo / Łeba
La fiŝ-haveno en Lebo
La dunoj en Słowiński Nacia Naturparko (prononcu: sŭovinjski) apude de Lebo / Łeba
La dunoj kun blanka sablo en Lebo

Prahistorio

[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 11 mil jaroj el la norda parto de Pollando malaperis la baltia glacia epoko. La malaperanta glaĉero kreigis la skizon de la tereno, t.e. morenoj, altaĵoj, valoj, lagoj kaj riveroj. Du miljaroj poste kreigis la marbordo de la Balta Maro, tiam kun la dolĉa akvo. Nur komence de nia erao la maro ekhavis la nunan aspekton kaj grandecon. La unuaj spuroj de homaj setlejoj en la ĉirkaŭaĵo de Lenborko / Lębork devenas de la naŭ miloj da jaroj a.K. t.e. en la paleolitiko. En la vilaĝo Krępkowice (prononcu: krenpkovice) (45 km seden de Lebo) oni trovis harpunon de tiu epoko. La Okcidenta parto de Gdanska Pomerio estis setligita malfrue pro la tiama glaciiĝo (en plejstoceno dum la glacia epoko) kaj malfekundaj grundoj (t.e. 5 aŭ 2 mil jaroj a.K.). Komence la homoj okupiĝis pri ĉasado de rangiferoj tial ili migris post la gregoj de rangiferoj. La plej malnovaj arkeologiaj trovaĵoj en la Lenborka Tero devenas el mezolitiko. De tiu periodo oni trovis sagpintojn en nuna vilaĝo Lubowidz (prononcu: lubovidz). Ĉe la elfluejo de la rivero Lebo jam de kelkaj mil jaroj estis la setlejoj, ekz. en la jaro 1935 en vilaĝo Nowęcin (prononcu: Novencin) apud Lebo oni trovis hakileton faritan de la cervo-kornoj, kaj en la jaro 1937 la lokaj fiŝistoj trovis dum la fiŝkaptado 200 metroj en la maro la bronzan hakilon. En la jaro 1938 dum la alkonstruado de la lika lakto-fabriko oni trovis la ŝtonan kaj silikan toporojn. Tiamatempe la loka homaro krom la ĉasado kaj kolektado okupiĝis ankaŭ pri fiŝkaptado. La homoj komencis produkti ilojn kaj sukcenfaritaĵojn. Supozeble tiamaj homoj loĝis en la provizoraj tendaroj. La neolitiko (nova ŝtonepoko) en la Meza Pomerio komencis iom malfrue kompare kun la sudaj terenoj. Tiamatempe la homoj komencis vivi pli malnomade. Disvolviĝis tiam primitiva agrikulturo. De tia periodo devenas la trovitaj apud Lenborko hakiletoj, pecetoj de argilaj ujoj, kaj ankaŭ la ŝtona ponardo. La trovaĵoj el la frua bronza epoko estas tre raraj. Oni trovis nur sceptron kaj hakileton. Dum la tiamaj epokoj en la la ĉirkaŭaĵo de Lebo abundis marĉoj kaj arbaroj.

Dum meza kaj malfrua bronza epoko okazis veno de praslavoj al tiuj terenoj. Oni establis la defend-burgojn en la meza Pomerio. De tiuj terenoj oni komencis eksporti sukcenon. Komencadis la entombigoj de la cindroj de mortintoj en urnoj. La historiaj monumentoj de la Luzacia Kulturo kaj Pomeria Kulturo estas tre oftaj. Ĉefe tio estas tumuloj (kurganoj) aŭ aliaj tombejoj kaj la ornamaĵoj trovata en ili, krome estas tie trovataj diversaj iloj kaj trezoroj kaŝitaj de la iamaj riĉaj posedantoj.

Antikva epoko, tio estas de la 1a ĝis 5a jc p.K.

[redakti | redakti fonton]

Ĉe la fino de antikva epoko la terenojn de la Lenborka Tero setligadis la slavoj, kiuj estis sub la forta influo de keltoj kaj romianoj. La tiama loka loĝantaro komercadis kun romianoj vendante la sukcenon kontraŭ la romiaj moneroj kiuj fariĝis la interna mono inter la slava kulturo. La slavaj triboj danke al la komerckontaktoj bone disvolviĝis.

Tiam komenciĝis la feŭdismo, plena disvolviĝo de ĝi okazis en la komenco de Mezepoko.

Famuloj ligitaj kun la urbo

[redakti | redakti fonton]
La pola-kaŝuba senatano Kazimierz Kleina, ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton

Internacia kunlaboro

[redakti | redakti fonton]
Partneraj urboj

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En la urbo loĝas Kazimierz Kleina, granda amiko de Esperanto, pola-kaŝuba entreprenisto kaj politikisto, municipano, parlamentano de Pola Sejmo de la 5-a oficperiodo 2005 - 2007, senatano de la 4-a, 7-a kaj 8-a oficperiodoj (de la unumandata balotregiono ĉirkaŭ Lębork kaj Łeba). Li estas ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).

Meze de junio 2015 venis de Darlovo / Darłowo la Senata Esperanto-ekspozicio, la vernisaĝo okazis la 29an de junio kun partopreno de senatano Kazimierz Kleina kaj urbestro Andrzej Strzechmiński kaj ĝi daŭros ĝis la 20-a de julio, estas granda intereso de la partoprenantoj de la vernisaĝo organizi aŭtune rapidan E-kurson por la lernantoj kaj plenkreskuloj (vidu la artikolon kaj foton el la vernisaĝo:[1],[2] kaj [3]). La Senata Ekspozicio dum sia turneo tra Pollando unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando), polaj parlamentanoj: senatanoj Edmund Wittbrodt, Kazimierz Kleina, Andrzej Grzyb kaj sejmanino Teresa Hoppe kun financa helpo de Mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. Post la Senato la E-ekspozicio estis en Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork, Lodzo, Loviĉo, Sztum, Kwidzyn, Elbląg, Slupsko, Kępice kaj Darłowo. Al Lebo la ekspozicion invitis la lokaj esperantistoj de EDE-Pollando Halina Borysiewicz kaj doktoriĝ-kandidato Mariusz Borysiewicz kun la vic-prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) Eduardo Kozyra (legu: Kozira), ĉio kunlabore kun la Urbestro de Łeba kaj senatano Kazimierz Kleina (legu: Kazimiro Klejna). Komence de aŭgusto 2015 la ekspozicion invitis la urbestro de urbo Miastko.

Foto-galerio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-23. Alirita 2015-07-23 .
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-07. Alirita 2015-12-15 .
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-23. Alirita 2015-07-23 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]