Ŝtata Universitato de Koloradio | ||
---|---|---|
publika esplorada universitato land-grant university (en) publika eduka institucio en Usono | ||
Informoj | ||
fondodato | 1870 | |
Situo | ||
Geografia situo | 40° 34′ 29″ N, 105° 4′ 52″ U (mapo)40.574836111111-105.08097777778Koordinatoj: 40° 34′ 29″ N, 105° 4′ 52″ U (mapo) | |
lando | Usono | |
adreso | 102 Administration Building, Fort Collins, CO, 80523-0100 | |
poŝtkodo | 80523-0100 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 32 428 vd (stato: septembro 2020) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
| ||
Ŝtata Universitato de Koloradio (angle Colorado State University; ankaŭ konata kiel CSU) estas publika esplora universitato funkciiganta en la urbo de Fort Collins, Koloradio en Usono. Ĝi estas la ĉefa universitato de la universitata sistemo en ĉi tiu ŝtato de Usono [1][2].
Nuntempe pli ol 30,000 studentoj studas en la universitato (2013), kaj proksimume 1,500 fakultatanoj laboras tie [3].
La universitato estis establita en 1870, unue kiel la "Koloradio Agrikultura Kolegio". La 14-an de marto 1876, la koloradia teritoria parlamento ŝanĝis la ŝtatkonstitucion por disponigi buĝeton por la establado de tiu kolegio en Fort Collins (kune kun buĝeto por la establado de Universitato de Koloradio ĉe Boulder). Ĝiaj pordoj unue estis malfermitaj al studentoj en 1879.
Inter la diplomiĝintoj de la universitato estas kelkaj premiitoj de Premio Pulitzer, astronaŭtoj, ĉefoficistoj, du iamaj guberniestroj de la ŝtato Koloradio.
La universitato havas 8 altlernejojn kaj 55 akademiajn sekciojn. Eblas studi por bakalaŭro en 65 fakoj, magistro en 55 fakoj, kaj doktoriĝo en 40 fakoj [4]. La altlernejoj en la universitato inkludas: