Šumperk | |||
germane Mährisch Schönberg | |||
urbo | |||
Ĉefavenuo en Šumperk
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Šumperk | |||
Kromnomo: Pordego al Jeseníky | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Šumperk | ||
Administra municipo | Šumperk | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Hanuŝovica montetaro | ||
Rivero | Desná | ||
Situo | Šumperk | ||
- alteco | 330 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 58′ 09″ N 16° 58′ 16″ O / 49.96917 °N, 16.97111 °O (mapo) | ||
Areo | 27,91 km² (2 791 ha) | ||
Loĝantaro | 24 969 (2024) | ||
Denseco | 894,63 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1281 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 787 01 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0715 | ||
NUTS 5 | CZ0715 523704 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 30 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.musumperk.cz | |||
![]() |
Šumperk estas distrikta urbo de Ĉeĥio, en kiu loĝas 24 969 loĝantoj (2024). La urbo situas en norda Moravio kaj ĝi estas elirejo al montaro Jeseníky.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bohdíkov, Bludov, Nový Malín, Vikýřovice, Bratrušov, Rejchartice, Dolní Studénky, Rapotín kaj Ruda nad Moravou.
Šumperk estis fondita komence de la 70-aj jaroj de la 13-a jarcento, sed la unua mencio el la jaro 1281 parolas pri ĝi kiel pri la urbo. Fine de la 14-a jarcento la urbo akiris multajn privilegiojn kaj je cent jaroj pli malfrue (1496) ĝi fariĝas posedaĵo kaj pli malfrue sidejo de Žerotín-anoj. Al la tempo de ilia regado rememorigas restaĵoj de ŝtonaj remparoj. Šumperk prosperis ankaŭ kiel reĝa kamera urbo. Post batalo sur Blanka Monto kaj post gravaj damaĝoj dum la tridekjara milito, kaŭzitaj de la sveda soldataro, fariĝis en la tempo de dura rekatoligo kaj germanigo ties administrantoj ĝis la jaro 1848 Lichtenštejn-anoj. Ĝis la 2-a duono de la 17-a jarcento estas de tie konataj sorĉistaj procesoj. Nur fondado de teksmanufakturoj alportis al la urbo disvolviĝon, pli malfrue estis fondataj fabrikoj, kiuj komune kun maŝinindustriaj uzinoj kaj uzinoj por prilabori lignon ŝanĝis la urbon en modernan industrian urbon. En la 2-a duono de la 19-a jarcento kontribuis al kresko de la urbo malfondo de la remparoj kaj la urbaj portaloj, same kiel alfikso al fervojlinio kaj ĝia disvastiĝo al montaro Jeseníky.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 7 285 |
1880 | 8 562 |
1890 | 13 331 |
1900 | 11 636 |
1910 | 13 329 |
1921 | 16 006 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 15 718 |
1950 | 17 192 |
1961 | 19 266 |
1970 | 23 683 |
1980 | 31 873 |
1991 | 30 422 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 29 490 |
2014 | 26 806 |
2016 | 26 478 |
2017 | 26 305 |
2018 | 26 151 |
2019 | 25 957 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 25 836 |
2021 | 25 182 |
2022 | 24 910 |
2023 | 25 061 |
2024 | 24 969 |
En la ĉirkaŭaĵo de la urbo situas grava banloko Velké Losiny kaj malpli granda banloko Bludov. Norde de la urbo estas en romantika pejzaĝo Městské skály (Urba rokaro) kun rokaj kreaĵoj.
En la urbo aktivas Esperanto-klubo, kiu havas propran retpaĝaron - vidu en Eksteraj ligiloj.
En jaro 2011 okazis en Šumperk kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, detalojn vidu ĉi tie.