![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bercy |
Paris-Bercy | ||
---|---|---|
Accor Arena | ||
![]() | ||
koncerta domo • areno • plurcela stadiono • sportejo | ||
Loko | Parizo![]() | |
Geografia situo | 48° 50′ 19″ N, 2° 22′ 43″ O (mapo)48.8385412.378599Koordinatoj: 48° 50′ 19″ N, 2° 22′ 43″ O (mapo) | |
| ||
Malfermita | 3-a de februaro 1984 | |
Posedanto | Urbo Parizo | |
Administranto | Société d'économie mixte Palais omnisports de Paris-Bercy | |
Kapacito | 20 300 | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Accor Arena [1], antaŭe nomita AccorHotels Arena [2], antaŭe nomita Bercy Arena, antaŭe nomita Palais Omnisports de Paris-Bercy, (Palaco Plursporta de Parizo-Bercy), plej ofte mallongigita al POPB aŭ Bercy, estas palaco de sportoj situanta en la 12-a arondismento de Parizo.
Inaŭgurita en 1984, elpensita de teamo da arĥitektoj konsistanta el Andrault-Parat, Prouvé kaj Guvan kaj konstruita de grupo Eiffage, ĝi estas la loko kie okazas "ATP Masters Series" de teniso, matĉoj de korbopilko, biciklado sur kurejo, matĉoj de bokso ktp. La maksimuma nombro da spektantoj varias de 7 000 al 17 000 depende de la antaŭplanita evento.
La palaco, gastigis interalie la Eŭropajn ĉampionadojn de arta gimnastiko en 2000, la "Final Four" de korbopilko en 1991, 1996 kaj 2010 kaj la "FIBA EuroBasket 1999" en 1999.
La areno estis ejo por la Somera olimpiko 2024, aranĝante la okazaĵojn de arta kaj trampolina gimnastiko, sekvitaj per la basketbalaj matĉoj por bronzaj kaj oraj medaloj por ambaŭ seksoj. Pro olimpikaj reguloj koncerne nomrajtojn de ejoj, la ejo provizore reprenis sian nomon al "Bercy Arena". Same ĝi estas la ejo por la basketbalaj matĉoj de la Somera paralimpiko 2024 ĝis la 8-a de septembro.