Andon Zako Çajupi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de marto 1866 en Sheper |
Morto | 11-an de julio 1930 (64-jaraĝa) en Kairo |
Lingvoj | albana |
Ŝtataneco | Albanio |
Alma mater | Universitato de Ĝenevo |
Okupo | |
Okupo | poeto verkisto advokato |
Andon Zako Çajupi, ankaŭ Andon Çako[1] (naskiĝis la 27-an de marto 1866 en Sheper, Supra Zagori[2], tiam Otomana Imperio, mortis en Heliopolo (Egiptio), la 11-an de julio 1930) estis albana advokato, dramisto, kantaŭtoro, poeto, tradukisto kaj aktivisto por albana nacia renesanco (albane: Rilindja Kombëtare, periodo dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj de kultura, politika kaj socia movado en la albana historio kie la albana popolo kolektis forton por establi sendependan kulturan kaj politikan vivon, same kiel la landon Albanio[3][4].
Çajupi, kiu vivis la plej grandan parton de sia vivo en Egiptio. En 1894, post la morto de lia franca edzino, li revenis de Francio al Egiptio, kie li laboris kiel advokato. En Alexandria (Egiptio) li studis ekde 1887 la francan lingvon dum kvin jaroj kaj tie li renkontis plurajn eŭropajn advokatojn kiu reprezentis komercajn firmaojn en Egiptio. Ĉi tiuj renkontiĝoj konvinkis lin studi juron en Ĝenevo, Svislando dum kvin jaroj (1887-1892)[3].
Dum partoprenanta en la albana naciista movado (precipe inter 1898 kaj 1912), Çajupi esprimis naciistajn kaj patriotajn mesaĝojn en la formo de poezio kaj prozo, kiuj popularigis lin kiel unu el la plej famaj albanaj poetoj, post Naim Frashëri.
Lia plej signifa poemaro estis publikigita en Kairo en 1902 sub la titolo Baba Tomori ("Paĉjo Tomori"). La nomo de la libro estas la sankta monto de la albanoj, la albana Parnaso, la Tomorr. Inter 1903 kaj 1905, li verkis sian 7,000-linian kontraŭreligian poemon, kio estis fakte satira traduko de la Malnova Testamento.
Veploroj (albana originalo : Vaje), tradukis Ҫefo Fico, Albana Esperanto-Instituto (AEI), Tirana, 1991, 40 paĝoj.
En 1898 Çajupi ankokupiĝis pri la albana alfabeta demando kaj verkis serion de artikoloj en la revuo Albania kie li rekomendis la adopton de la latina alfabeto anstataŭ la uzon de greka aŭ turka otomana alfabeto por skribi la albanan.[5]
En 1902, Çajupi eldonita en Kairo antologio, Baba-Tomorri ("Patro Tomorr"), nomita post la albana mitologia karaktero. Çajupi ankaŭ verkis teatraĵojn kaj romanojn, i.a."Burr' i dheut" (La surtera heroo) eldonita en 1907 kiu temas pri la karaktero de Skanderbeg.
Kiel tradukisto, en 1921 li publikigis la 113-poemajn fabelojn de Jean de La Fontaine en la albana lingvo, en iom libera traduko, kaj la sekvan jaron, en 1922, li publikigis sanskritajn poemojn en sia gepatra lingvo surbaze de franca antologio.