Aŝela kulturo aŭ aĉeŭleo (france: Acheuléen) estas prahistoria periodo de la frua paleolitiko kaj la ŝtonindustrio, kiu karakterizas tiun periodon.
La nomo Aŝela devenas de kvartalo Saint-Acheul, en la oriento de Amiens, (Francio) kie oni trovis spurojn, priskribataj de Gabriel de Mortillet en 1872
Aŝela kulturo postsekvas la olduvajan, ĉirkaŭ 1,7 milionoj da jaroj antaŭ nuntempo; unue en Tanzanio kaj Kenjo, kaj poste en la tuta Afriko.
La ŝtonaj iloj de aŝela kulturo estas pugnokojnoj kaj hakilumoj.
Tiuj iloj estas foje asociitaj kun ĵetbuloj kaj malgrandaj iloj el prilaboritaj splitaĵoj.
Aŝela kulturo vidis verŝajne la eltrovadon de fajro: Plej malnovaj nedubindaj spuroj de lignofajroj datiĝas de 400 000 jaroj, kaj plioftiĝas je 200 000 jaroj antaŭ nuntempo.
La specio de Homenoj, kiuj fabrikis tiajn ilojn ne estas precize konata. En la pli malnova fazo de ĉi-tiu epoko, eble estis Paranthropus robustus, Homo ergaster aŭ Homo erectus. Por la pli nova fazo en Eŭropo, estis verŝajne Homo erectus aŭ Homo heidelbergensis.
|
El la franclingva paĝaro Hominides.com Arkivigite je 2009-09-16 per la retarkivo Wayback Machine