Balatonszárszó | |||||
---|---|---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8624 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 041 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 68 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 50′ N, 17° 50′ O (mapo)46.82953888888917.8351Koordinatoj: 46° 50′ N, 17° 50′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 30,13 km² (3 013 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Balatonszárszó [+] | |||||
Balatonszárszó (balatonsArsO) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono Balatonföldvár. La nomo signifas Balatono-seka-valo en praa kripligita formo, la nuntempaj hungaroj jam ne rekonas la sencon.
Balatonszárszó situas sur ebenaĵo, ĉe suda bordo de Balatono (havanta havenon), laŭ ĉefvojo, fervojo kaj aŭtoŝoseo M7 Budapeŝto-Nagykanizsa inter la proksimaj Balatonföldvár kaj Balatonszemes.
La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua skriba mencio devenis el 1082. Dum la turkoj la vilaĝo restis viva. En 1861 la fervojo ekfunkciis. En la 20-a jarcento formiĝis feriaj dometoj. Attila József en 1937 mortis ĉe la fervojo. La cirkonstancoj estas necertaj, aŭ akcidento okazis, aŭ li sinmortigis sin. En 1943 okazis grava renkontiĝo de kontraŭfaŝismaj figuroj.