Berekböszörmény [berekbosormEnj] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Berettyóújfalu. Berek estas sinonimo de marĉo.
Berekböszörmény situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara-rumana landlimo, Rapida Körös preterfluas, laŭ traira flankovojo, Biharkeresztes estas proksime.
La komunumo aperas unuafoje en 1291 en skribitaj dokumentoj. Dum la historio ĝi estis 2 vilaĝoj Berek kaj Böszörmény, kiuj iam unuiĝis. La posedanto estis longe familio Csáky (ĉAki). Dum la turkoj la vilaĝoj restis vivaj. La baroka kalvinana 1626. En 1919 la rumanoj okupis la regionon, ekde 1920 la vilaĝo trovis sin ĉe la nova ŝtatlimo, sen trapasejo.
Vilaĝservoj estas poŝto, infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, bestokuracejo, familihelpa servo.