Carolina Herrera | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | María Carolina Josefina Pacanins Niño |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1939 (85-jaraĝa) en Karakaso |
Lingvoj | hispana • angla |
Ŝtataneco | Usono (2008–) Venezuelo |
Familio | |
Patro | Guillermo Pacanins Acevedo (en) |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | mododezajnisto entreprenisto |
TTT | |
Retejo | http://www.carolinaherrera.com/ |
María Carolina Josefina Pacanins Niño (Karakaso, 8a de januaro 1939), plej ofte konata kiel Carolina Herrera, estas venezuela entreprenistino, dezajnistino pri modo kaj aktorino kiu fondis sian propran entreprenon en 1981.
El riĉa familio, en 1969 edziniĝis (por dua fojo) kun la venezuala riĉulo Reinaldo Herrera, eldonisto de la revuo Vanity Fair. Ekde la 1960-aj jaroj ŝi ligiĝis al la usona alta klaso, ĉefe en Novjorko, kun tieaj diboĉuloj kiel tiuj de Studio 54, Andy Warhol, Diana Vreeland, Halston kaj Bianca Jagger. En la 1980-aj jaroj ŝi dezajnis vestojn por la plej altnivelaj kaj riĉaj virinoj de la tuta mondo, kiel Nicole Kidman,[1] Anna Wintour, la reina Letizia, Meghan Markle, Renée Zellweger, Amy Adams, Jessica Alba, Oprah Winfrey, Jessica Simpson, Blake Lively, Angelina Jolie, Cynthia Nixon, Katie Holmes, Tina Fey, Dianna Agron, Julie Bowen, Michelle Pfeiffer, Robert Pattinson, Kim Kardashian, Katy Perry, Amber Heard, Kristen Stewart, Meryl Streep, Halle Berry, Beyonce, Salma Hayek, Shakira, Celine Dion, Karlie Kloss, Taylor Swift, Tyra Banks, Sofía Vergara, Lucy Liu, Lady Gaga, inter aliaj. Ŝi ankaŭ vendas produktojn de ŝminkado kaj parfumoj.[2]
Ekde 2008 ŝi eksportas al la tuta mondo pere de 50 butikoj kaj distribulinioj en 280 komerccentroj en 104 landoj.[3]