Christian Eckert | |||||
---|---|---|---|---|---|
Christian Eckert la 22-an de majo 2014.
| |||||
Persona informo | |||||
Christian Eckert | |||||
Naskiĝo | 8-a de februaro 1963 en Algrange (Moselle, Francio) | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Loreno vd | ||||
Partio | Socialista Partio (PS) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Subministro komisiita pri buĝeto | |||||
Dum | 9-a de aprilo 2014 – | ||||
Prezidento | François Hollande | ||||
Antaŭulo | Bernard Cazeneuve | ||||
Deputito de la 7-a distrikto de Meurthe-et-Moselle | |||||
Dum | 20-a de junio 2007 – 9-a de majo 2014 | ||||
Sekvanto | Jean-Marc Fournel | ||||
Urbestro de Trieux | |||||
Dum | 1-a de marto 1987 – | ||||
Regiona konsiliano de la Regiona Konsilio de Loreno | |||||
Dum | 15-a de marto 1998 – 22-a de marto 2010 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Christian ECKERT, naskiĝinta la 8-an de februaro 1956 en Algrange (Moselle), estas franca politikisto. Li estas membro de la Socialista Partio kaj deputito de la 7-a distrikto de Meurthe-et-Moselle de la 17-a de junio 2007 ĝis la 9-a de majo 2014. Li estis nomumita, la 9-an de aprilo 2014, Subministro komisiita pri buĝeto ĉe la ministerio pri financoj kaj publikaj kontoj en la 1-a registaro de Manuel Valls kaj en la 2-a.
Profesoro pri matematiko[1], Christian Eckert estis vicurbestro de la antaŭe mina urbo Trieux (Meurthe-et-Moselle) de la 12-a de marto 1983 ĝis la 1-a de marto 1987, kiam li fariĝis urbestro.
Li estis membro de la Regiona Konsilio de Loreno ekde la 15-a de marto 1998, poste vicprezidanto komisiita pri teritoria planado kaj postmina periodo ĝis marto 2010, kiam finiĝis lia regiona mandato.
Li estis proparolanto de PS en la Nacia Asembleo kontraŭ la teksto liberiganta dimanĉan laboron. En decembro 2009, li rimarkigis konfliktintereson en la diversaj oficoj de Éric Woerth[2].
Memlerninta pianisto, pasiulo pri Ŝopeno, li ludas ekde 4-jara.