Chéserex | |
---|---|
Blazono de Chéserex | |
Abatejo Bonmont, komunumo Chéserex | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Nyon |
Koordinatoj | 46° 24′ 1″ N 6° 10′ 29″ O / 46.40028 °N, 6.17472 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 24′ 1″ N 6° 10′ 29″ O / 46.40028 °N, 6.17472 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1191 |
Areo | 10,56 km² |
Alteco | 530 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1275 |
Komunumkodo | 5709 |
Situa mapo de Chéserex | |
Chéserex estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1191 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
La komunumo Chéserex situas sur la suda flanko de la Ĵurasa Montaro, proksimume 5 kilometrojn okcidentnordokcidente de la distriktĉefurbo Nyon kaj 25 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Chéserex kaj la setlejoj La Florettaz, Le Crêt kaj Bonmont, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,56 km², de kiuj 48,1% estas kovritaj de arbaro, 37,7% servas por agrikulturo kaj 12,7% por setlado. [2]
La komunumo Chéserex limas en nordo kaj oriento al Gingins, en sudoriento al Grens, en sudo al Borex, en sudsudokcidento al Crassier, kaj en okcidento al La Rippe.
Chéserex situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas konekta vojo de Gingins al Crassier kaj vojo al Grens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de kvar kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Nyon. Pere de la poŝtaŭtolinio de Gingins al Nyon la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Chéserex datiĝas el la jaro 1001 kiel Chiseras. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj restaĵoj de romia setlejo, de kadavrujo el la frua mezepoko kaj ŝpuroj de kapelo konsekrita al Sankta Marteno kaj menciita en la jaro 1093. Komplete malaperis la mezepoka Burgo Coudray. Ek de 1025 Chéserex estis havaĵo de la Abatejo Saint-Maurice. Fine de la 12-a jarcento la loko fariĝis havaĵo de la Abatejo Bonmont, kiu situas sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la loko apartenis al la Subvoktejo Gingins de la Voktejo Bonmont. Post la Helveta Revolucio la komunumo estis atribuita al la Distrikto Nyon.[3]
|