La loĝantaro de Argentino (laŭ la ĉirkaŭkalkulo de la INDEC) je 1a de julio de 2014 estas de 42.669.500 loĝantoj.[1]
Laŭ definitiva informo, la loĝantaro de la Respubliko Argentino laŭ la censo de 27a de oktobro de 2010 realigita de la INDEC estas de 40 117 096 loĝantoj,[2] kun averaĝa denso de 14,4 loĝ/km²[3] (sen konsideri la postulitan areon de la Argentina Antarkto kaj de la Insuloj de Suda Atlantiko).
Ĉar la revizio de 2001 sciigis pri totalo de 36 260 130 loĝantoj, la pliigo de loĝantaro estis de 3 856 966 loĝantoj kun indico de intercensa varieco 2001-2010 de 10,6 %, malpli ol la registrita inter la censoj de 1991 kaj 2001 de 11,2 %.[4]
La lando registris en la komenco de la 20a jarcento altajn indicojn de loĝanta kresko, pro enmigrado kaj alta natura kresko kiu dum tiu jarcento stabiliĝis kaj eĉ konstante malaltiĝis (escepte dum la 1970-aj jaroj-1980-aj jaroj). Ekde la 1960-aj jaroj, la totala kresko estis proksimume la rezulton de la diferenco inter la naskindico kaj la mortindico. En la periodo intercensa 1980-1991, la averaĝa jara kreskindico estis de 14,7 por milo (1,47%), en la jardekoj 1991-2001 de 10,1 por milo (1,01%) kaj inter 2001-2010 de 11,4 por milo (1,14%).[5]
Pro la evoluo de la mortindico kaj la internacia migrofluo, la seksa proporcio montras konstantan malpliigon por viroj ekde mezo de la 20a jarcento: nome de 105 viroj por 100 virinoj al 94,8 por 100 por 2010. De la totalo de la loĝantaro laŭ la censo de 2010 estis 51,3 % de virinoj kaj 48,7 % de viroj.
Laŭ informo de la censo de 2010, la loĝantaro de «65 jaroj aŭ plie» korespondus al 10,2 % de la totalo kaj tiu de «60 jaroj aŭ plie», al 14,3 %, kio faras, ke Argentino estas la tria plej maljunigita lando de Latinameriko post Urugvajo kaj Kubo. Siavice laŭ la tempopaso notindas iompostioma malpliigo de la loĝantaro el «0 al 14 jaroj», reprezente la 25,5 % en 2010, malsupre al la 28,3 % de 2001.[6]
La lando ricevis gravajn tajdojn enmigradajn kiuj pluas aktuale, atinginte pinton en la periodo 1880-1930, kaj enhavas gravajn eksterlandanajn komunumojn, ĉefe de paragvajanoj, bolivianoj, ĉilianoj, peruanoj, italianoj kaj hispanoj.
El mezo de la 1960-aj jaroj ekregistriĝis konsiderindaj elmigrofluoj, kiuj obeas al la procezo de «cerbofuĝo», al la politikaj persekutadoj kiuj okazis ĝis 1983 kaj al la ripetaj ekonomiaj krizoj, por kio ĉefaj celoj estis Hispanio, Italio, Usono kaj Meksiko.[7] La censo de 2001 registris migran rezulton negativan por la jarkvino 1995-2000, procezo kiu estis ĉirkaŭkalkulita de la INDEC kiel pluiĝanta dum la jarkvino 2000-2005, ŝanĝante tiele la historian pozitivan rezulton de la lando.[8]
Laŭ la Informo pri Homa Disvolvigo de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado, Argentino havas indicon de homa disvolviĝo (IHD) de 0,811. Je monda nivelo, ĝi situantas en la rango 45 ene de la 187 ŝtatoj kiuj partoprenas en la klasigo, nome kiel lando de tre alta IHD kiu kun Ĉilio estas la unikaj landoj de Latinameriko kiuj troviĝas en tiu loko.[9]
Temas pri lando kun malalta loĝdenso, tre koncentrita en la Aglomeraĵo Granda Bonaero (38,9%), majoritate urbana kaj kun granda proporcio de personoj pliaĝaj ol 60 jaroj (14,3%). Ĝi havas altajn indicojn de vivdaŭro (75,3 jaroj) kaj legoscio (98,1%).
Registras indicojn socilaborajn diversigitajn kiuj kongruas kun la teritoria rango kaj distribuo. La infana mortindico estas de 11,1‰ (2012). La sendungeco estas de 7,1% (INDEC, dua monatotrio 2012),[10]. La indicoj de malriĉo ĉirkaŭ la jaro 2010, laŭ la CEPAL alvenis al 8.6%, dum la malriĉego atingas 2.8 %[11][12][13] (unua jarduono 2009).[14]
La loĝantaro troviĝas malegale disa tra la lando, koncentriĝe en la zono de la Metropolita Areo Bonaero aŭ Aglomeraĵo Granda Bonaero (Aŭtonoma Urbo Bonaero kaj Bonaera Kunurbo) ĉirkaŭkalkule je 13 milionoj da personoj, tio estas ekvivalenta al 33% de la totala loĝantaro. Tio igas Bonaeron la kvara megalopolo de la 17 ekzistantaj en la mondo, kaj la tria urba aglomeraĵo de Latinameriko, konsiderinde post Meksikurbo kaj Sanpaŭlio.
La Provinco Bonaero estas pro multo la plej loĝata de la lando kun 15.594.428 loĝantoj (preskaŭ la 38% de la ŝtata totalo en 2010), el kiuj proksimume 10 milionoj loĝas en la Granda Bonaero kaj 5 milionoj en la resto de la provinco. Kun multe malplia loĝantaro, sekvas la najbaraj provincoj Kordobo kaj Santa Fe plus la Urbo Bonaero kun loĝantaroj ĉirkaŭ 3 milionoj. Totale, 60% de la loĝantaro estas koncentrita en regiono integrita de la tri provincoj (Bonaero, Kordobo, Santa Fe) kaj urbo Bonaero, en areo kiu ne atingas la 22% de la totala de la lando.
Poste kun pli ol 1.700.000 loĝantoj Mendoza, kun 1.400.000 loĝantoj Tukumano kaj pli malproksime, kun unu miliono de loĝantoj troviĝas Entre Ríos, Salta, Ĉako, Misiones kaj Corrientes. Elstaras en tiu grupo la provinco Tukumano, kun loĝdenseco de 60 loĝ/km², supera al tiu de provincoj pli loĝataj kiaj Kordobo kaj Santa Fe kaj eĉ al la averaĝo de la provinco Bonaero pro ties malgranda teritoria areo.
Fine, troviĝas la resto de provincoj, kun Jujuy kape kaj mapliigante laŭ oni malproksimiĝas el la ŝtata ĉefurbo ĉefe al sudo, kie fakte la procexo de loĝado pluas ankoraŭ nuntempe.
Pri la teritoria distribuado de la loĝantaro en la Censo de 2010 la plej rimarkinda informo estas, ke la Patagonio estas la regiono kun plej granda demografia kresko, ĉefe ĉe la Provinco Santa Cruz kun pli ol 39%, kio indikas malgrandan ŝanĝon de la loĝantaro de la lando al la sudo. Male la urbo Bonaero suferas la plej malrapidan kreskon kun apenaŭ la 4%, sekve de tiu de La Pampa, kun malmulte pli ol 5%. La Provinco Misiones pasis al naŭa loko kiam superis al la Provinco Ĉako, dum la Provinco Neŭkeno superis al tiu Formosa.
Loĝantaro de la provincoj (censo 2010)[2] | |
---|---|
|
La loĝantaro de la grandaj urbaj centroj de Argentino havis la jenan evoluon:
Urba aglomeraĵo | 1895 | 1914 | 1947 | 1960 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 | 2010 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Granda Bonaero | 663.854 | 1.575.814 | 4.554.000 | 6.739.045 | 8.352.611 | 9.766.030 | 10.934.727 | 11.460.575 | 13.596.320 |
Granda Kordobo | 47.609 | 121.982 | 380.000 | 591.563 | 792.925 | 1.004.929 | 1.208.554 | 1.368.301 | 1.466.823 |
Granda Rosario | 91.669 | 245.199 | 485.000 | 669.173 | 806.942 | 956.761 | 1.118.905 | 1.161.188 | 1.236.089 |
Granda Mendoza | 28.302 | 58.790 | 212.000 | 330.727 | 477.810 | 612.777 | 778.113 | 848.660 | 1.086.126 |
Gran San Miguel de Tucumán | 34.305 | 92.284 | 194.000 | 297.305 | 366.392 | 498.579 | 622.324 | 738.479 | 794.237 |
Granda La Plata | 45.410 | 137.413 | 266.000 | 404.129 | 495.939 | 564.750 | 642.802 | 694.253 | 787.294 |
Mar del Plata | 115.000 | 211.365 | 302.282 | 415.309 | 541.733 | 669.600 | 593.337 | ||
Granda Salta | 7.657 | 28.436 | 117.400 | 179.216 | 261.638 | 370.904 | 468.583 | 539.187 | |
Granda Santa Fe | 22.224 | 64.095 | 173.000 | 208.900 | 246.184 | 334.913 | 406.388 | 454.238 | 490.171 |
Granda San Juan | 10.410 | 16.629 | 110.000 | 156.828 | 222.601 | 291.707 | 352.691 | 421.640 | 461.213 |
En Argentino ekzistas 2.171 municipoj kaj komunumoj kun averaĝo de 17.173 loĝantoj por municipo. La provinco kiu pliajn municipojn kaj komunumojn havas estas Kordobo kun 428, sekve de Santa Fe kun 363, Entre Ríos kun 265 kaj Provinco Bonaero kun 134.[15] La municipoj kun pleja loĝantaro estas la jenaj:
Municipoj kun pli ol 500.000 loĝantoj (censo 2010) | |
---|---|
|
|