Domenico Losurdo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de novembro 1941 en Sannicandro di Bari | |
Morto | 28-an de junio 2018 (76-jaraĝa) en Ankono | |
Mortis per | Ezofaga kancero ![]() | |
Lingvoj | itala vd | |
Ŝtataneco | Italio (1946–2018) Reĝlando Italio (1941–1946) ![]() | |
Alma mater | University of Urbino (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo historiisto universitata instruisto verkisto tradukisto ![]() | |
Aktiva en | Urbino vd | |
Filozofo ![]() | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Domenico LOSURDO (Sannicandro di Bari, Puglia; 14-a de novembro 1941-28-a de junio 2018[1]) estis itala historiisto, verkisto, universitata profesoro kaj filozofo, unu el plej gravaj de la 20-a jarcento, proksima al komunismo. Oni konis lin ĉefe pro lia kritika sinteno rilate al la situacio de Italio.
Li studis filozofion en Tubingeno (Germanio) kaj en Urbino (Italio), kie li doktoriĝis per disertacio pri Karl Rosenkranz, gvidita de Pasquale Salvucci. Li estis profesoro pri filozofio de la historio, poste emerita, en la Universitato de Urbino, estis prezidanto de la Internacia Asocio de Dialektika Hegela Filozofio kaj kunlaboris ofte en fakaj revuoj pri filozofio kaj pri politika teorio.
Lia ĉefa esplorfako temis pri la rekonstruo de la historio de la klasika germana politika filozofio, de Kant al Marx, kun speciala intereso pri Hegel. Tiu kampo kondukis lin al kritika interpreto de la tradicio de liberalismo en filozofio. Li studis profunde ankaŭ la filozofion de Nietzsche kaj verkis unu el la plej profundaj meditadoj pri la filozofio de Heidegger en rilato kun la milito.
Li mortis la 28an de junio 2018 estante 76-jaraĝa en Ancona, Italio, pro kancero.[2]