Efim Geller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1925 en Odeso |
Morto | 17-an de novembro 1998 (73-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Peredelkino Cemetery (en) |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio Rusio |
Alma mater | Odesa Universitato |
Okupo | |
Okupo | ŝakisto |
Efim Petrovich GELLER (ruse ефим Петрович Геллер, ukraine юхим Петрович Геллер; naskiĝis la 8-an de marto 1925 - mortis la 17-an de novembro 1998) estis sovetia ŝakludanto kaj mondklasa grandmajstro. Li venkis en la Sovetunia Ŝaka Ĉampionumo dufoje (en 1955 kaj 1979) kaj estis kandidato por la mondĉampiona titolo dum ses okazoj (1953, 1956, 1962, 1965, 1968 kaj 1971). Li gajnis kvar Ukrainiajn Ŝakajn Ĉampionumojn (en 1950, 1957, 1958 kaj 1959). Geller ankaŭ estis trejnisto de la mondĉampionoj Boris Spasskij kaj Anatolij Karpov. Li ankaŭ estis ŝakverkisto. Geller naskiĝis en Odeso, Sovetunio kaj estis judo.
Geller reprezentis Sovetunion sep fojojn en Ŝakolimpikoj, dum 28-jara interspaco de 1952 ĝis 1980. Li gajnis tri orajn medalojn kaj tri arĝentajn medalojn sur sia tabulo. Lia totala poentaro estas: (+46−7=23) por 75.7 elcento.[1]
Geller ankaŭ estis elektita dum ses okazoj kiel membro de la sovetunia teamo por la Eŭropa Teama Ĉampionumo. Lia teamo gajnis oron ĉiun fojon, kaj li gajnis kvar orajn medalojn sur sia tabulo.
ŝakisto | venkoj | malvenkoj | egalvenkoj |
---|---|---|---|
Miĥail Botvinnik | 4 | 1 | 7 |
David Bronŝtejn | 5 | 5 | 15 |
Bobby Fischer | 5 | 3 | 2 |
Svetozar Gligoric | 4 | 1 | 22 |
Vlastimil Hort | 2 | 1 | 11 |
Paul Keres | 7 | 9 | 21 |
Viktor Korĉnoj | 6 | 11 | 16 |
Bent Larsen | 3 | 5 | 9 |
Tigran Petrosjan | 5 | 3 | 32 |
Lev Polugaevsky | 4 | 11 | 21 |
Lajos Portisch | 4 | 2 | 12 |
Vasilij Smislov | 11 | 8 | 37 |
Boris Spasskij | 6 | 10 | 22 |
Leonid Stein | 6 | 1 | 7 |
Mark Taimanov | 8 | 7 | 12 |
Miĥail Tal | 6 | 6 | 23 |
Totalo | 86 | 84 | 269 |
Noto: nur oficialaj turniroj kaj matĉoludoj en klasika tempokontrolo estas nombritaj ĉi tie.