Kinder- und Hausmärchen | |||||
---|---|---|---|---|---|
fabelaro • literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Fratoj Grimm | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1812 | ||||
Ĝenro | fabelo • folkloro | ||||
| |||||
La Fabeloj de la Fratoj Grimm (germane Kinder- und Hausmärchen, IFA: ˌkɪndɐ ʔʊnt ˈhaʊsmɛːɐ̯çən, laŭvorta traduko: "infanaj kaj domaj fabeloj" en la senco de "porinfanaj kaj porfamiliaj fabeloj", ofte mallongigita KHM) estas fama kolekto de 200 germanaj fabeloj, redaktitaj de la fratoj Jacob Grimm kaj Wilhelm Grimm (konataj kiel la Fratoj Grimm) kaj eldonita unuafoje en du volumoj: la unua je Kristnasko de 1812, kiu inkluzivis 86 fabelojn, kaj la dua en 1815, kiu inkluzivis 70 fabelojn.
Tiuj fabeloj estas konsideritaj integrita parto de mezepoka germana kaj tut-eŭropa folkloro, kaj estis tradukitaj en pli ol 70 lingvojn. La fabeloj de la fratoj Grimm estas de granda graveco en komprenado de la popolrakonto kaj ĝia larĝa disvastiĝo, kaj en la studo de folkloro (folkloristiko) kaj etnopoetiko.
Tra la jaroj, kreiĝis kelkaj adaptiĝoj por televidserioj kaj filmoj, kiel ekzemple la porinfana desegnofilma serio "SimsalaGrimm" (1999 ĝis 2000, d), kaj la animeo "Fabeloj de Grimm" (japane グリム名作劇場, Gurimu Meisaku Gekijō, laŭvorte „Grimm-a majstroverka teatro“, de 1987, d).
Preskaŭ ĉiuj fabeloj de la Fratoj Grimm inkluzivas jenajn formalajn trajtojn: vortludoj (tiuj vortludoj ofte perdiĝas en la diversaj tradukoj), dialogo inter la roluloj, kombino da elementoj: la nombro da herooj, la nombro da taskoj kiujn la heroo plenumas, la kvalitoj de heroo, la titoloj de la heroo, la nombro da agoj kiujn rolulo faras, la nombro da situacioj kaj similaj en ĉi tiuj, retorikaj demandoj kaj ripetoj. Kiel malkovrite en 1988 de la esploristo pri fabeloj de la fratoj Grimm prof. Heinz Ralke, la plej multaj el la proverboj ne ekzistis en la unua eldono de la fabeloj sed estis aldonitaj en la postaj eldonoj.
En ĉiuj fabeloj aperas almenaŭ du el la karakterizaĵoj de la fabeloj (el multaj pli da trajtoj kiujn havas la fabeloj): inversigo de situacioj, konfrontiĝo inter herooj kaj la plenumo de kaŝita deziro.
La moralo ne estas eksplicita kaj klara en la plej multaj fabeloj, kaj en la plej multaj el ili ekzistas sistemo kiu estas konsiderata distordita de rekompenco kaj puno (la justuloj suferas vane, pekuloj estas rekompencitaj, ktp.). La problema naturo de la mesaĝo aldoniĝas al multaj kruelaj, perfortaj kaj krudaj trajtoj, kiel bruligado de persono (en "La infano de Maria"), kanibalismo (en la fabelo "La Okarlo"), hazarda mortigo (kiel tiu kiu aperas en "La Sinjoro Korbs") kaj aliaj brutalaj formoj de murdo kaj torturo, kiuj kombiniĝas por krei la konatan probleman bildon de la fabeloj de morala vidpunkto. En kelkaj fabeloj estas eĉ revelacioj de klara antisemitismo (kiel en la fabelo "La Judo en Dornoj").
La laboro de redaktado de ĉi tiuj fabeloj estis efektivigita per kolektado de multaj ekzistantaj fabeloj de granda nombro da figuroj konataj en la esplorlingvo kiel informantoj kaj ĉefe germanaj dommastrinoj. En ĉi tiu metio, la fratoj Grimm estis gviditaj per antaŭaj fabelokolektoj, precipe Achim von Arnim kaj Clemens Brentano, sed male al ili, ili ne aldonis sekciojn aŭ reverkis fabelojn. Tamen, la fratoj Grimm adaptis la plej multajn el siaj fabeloj, kaj plejparte aldonis popolelementojn karakterizajn por germana folkloro.
La fabeloj unue estis publikigitaj en du volumoj: la unua je Kristnasko 1812, kiu inkluzivis 86 fabelojn, kaj la dua en 1815, kiu inkluzivis 70 fabelojn. Ĉi tiuj volumoj provokis multajn tujajn reagojn kaj ĉefe kritikojn. La literatura kritiko asertis ke la fabeloj ne estas sufiĉe poluritaj kaj redaktitaj, enuigaj, kaj inkluzivas perfortajn, malĝentilajn kaj malmoralajn elementojn.
En 1825, ĉi tiu kritiko igis Wilhelm Grimm publikigi "malgrandan eldonon": eldono de 50 fabeloj kiuj ricevis dek printadojn dum la vivo de la fratoj Grimm. La plenaj fabeloj ricevis ankaŭ plurajn eldonojn, en la jaroj 1819, 1837, 1840, 1843, 1850. La sepa kaj lasta versio estis publikigita en 1857, kiel kompleta eldono kun fiksa numerado.
Kun la tempo, la fabeloj de la fratoj Grimm akiris simbolan statuson en la germana kulturo kiel reprezentantoj de germana folkloro, kaj tio ŝuldiĝas al la granda lojaleco al tiu ĉi folkloro. Kaj tiel, kiam la esploristo Axel Olrik formulis la bazajn trajtojn de la popola fabelo, oni malkovris, ke ili ĉiuj ekzistas en ĉi tiuj fabeloj.
Ĉi tiu procezo okazis sur la fono de la intensiĝo de la Romantikismo, kaj la vekiĝo de germana naciismo, kiu fortigis la statuson de folkloro kaj donis al ĝi grandan gravecon. La komenco de la 19-a jarcento estas la komenco de la romantikismo, kiu kreskigis naciismon kaj idealigon de la popolo kaj de la pasinteco. Kadre de tiu ĉi movado, la fratoj Grimm interesiĝis pri la originoj de la lingvo, kun la intenco reveni al la originoj kaj al folkloro. Jam en la tempo de la fratoj Grimm, kritiko estis esprimita direkte al la brutalaj elementoj tiel oftaj en iliaj verkoj. Kaj efektive, la fratoj konstatas en la enkonduko de sia libro el 1819, ke en la nova eldono ili preterlasis ajnan esprimon, kiu estas netaŭga por infanoj. Precipe granda kvanto de kritiko kontraŭ la Grimm-rakontoj ekestis post la Dua Mondmilito, kiam la aliancanoj atribuis la kruelecon de la germanoj al la fabeloj kiujn ili aŭdis en sia infanaĝo, kaj kiel rezulto limigis la uzon de la fabeloj en la lernolibroj (German Educational Reconstruction Bulletin, July-August 1999). Post la Dua Mondmilito, la fabeloj estis kritikitaj, kadre de la kritiko de romantismo kaj ultranaciismo, kiuj kaŭzis la alpotenciĝon de naziismo. Estas postulite ke la krueleco, perforto, kaj antisemitaj mesaĝoj enecaj en tiuj fabeloj havis signifan efikon al la evoluo de paralelaj tendencoj inter la germana junularo kaj inter la subtenantoj de la NSDAP, tendenco kiu estis ligita al germana naciismo. Ĉi tiu kritiko kondukis al malpermeso de publikigo de la fabeloj fare de la okupaciaj potencoj en Okcidenta Germanio. En la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento, folkloraj esploristoj provis defendi la fabelojn de la fratoj Grimm de la severa kritiko kontraŭ ili, kaj kadre de tiu provo ili multe antaŭenigis la esploradon pri ili. Kadre de ĉi tiu esplorado, oni malkovris, ekzemple, ke la fabeloj ja estis prilaboritaj de la fratoj Grimm. La fratoj Grimm asertis, ke ili iris kaj serĉis la fontojn de la fabeloj, sed praktike la fabeloj jam estis prilaboritaj kaj venis al ili de dua kaj tria fonto. La fabeloj de la fratoj Grimm, kolektitaj por eksplicita esplorcelo, plenumis ilian ĉefan celon ne en la kampo de filologio, kiel iliaj kolektantoj indikis, sed en porinfana literaturo, iĝante enorma levilo por disvastigi la fabelarton kaj proksimigi infanojn al ĝi. Montriĝas, ke eĉ la fratoj Grimm, kiuj certigis noti la fabelojn kiel oni diris al ili, ne hezitis ŝanĝi ilin de eldonado al eldonado, post kiam evidentiĝis, ke ilia ĉefa publiko estas infanoj [1][2].
Inter verkistoj kaj edukistoj estas diferencoj de opinio pri la taŭgeco de la fabeloj de Fratoj Grimm por infanoj. Tiuj, kiuj favoras ĉi tiujn fabelojn kiel legomaterialon por infanoj, asertas, ke ili donas al la infano sperton, plezuron kaj liberigon de kulpo, timoj kaj subpremitaj instigoj [3][4].
La malfavorantoj dependas de kvar ĉefaj kialoj:
Tamen aliflanke aparte psikoanalizistoj ofte uzas tiujn drastajn fikciajn priskribojn de fabeloj, kiuj malgraŭ ĉiu dumvoja krueleco fine finiĝas feliĉe, por temigi arkaikajn timojn aparte sed ne nur ĉe infanoj, kun la celo plifortigi la psikon kaj superi tiujn malsanigajn timegojn.
|
|
Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.