Erika Steinbach (n. 25-an de julio 1943 en Rumia, Pollando) estas germana politikistino (en CDU, ekde 1974). Ŝi estas membro de la germana parlamento ekde 1990 kaj prezidantino de Asocio de la forpelitaj germanoj (Bund der Vertriebenen) ekde 1998.
Pro ŝia akra batalo por la forpelitaj germanoj, ŝi estas pli konata en Pollando ol en Germanio. Pola fotomuntaĵo de gazeto "Wprost" prezentis ŝin kiel SS-anon rajdantan sur kanceliero Gerhard Schröder.