Fedde Schurer | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de julio 1898 en Drachten | ||||
Morto | 19-an de marto 1968 (69-jaraĝa) en Heerenveen | ||||
Lingvoj | okcidentfrisa vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() | ||||
Partio | Partij van de Arbeid ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo ĉarpentisto verkisto rezistobatalanto poeto ĵurnalisto tradukisto aŭtobiografo instruisto politikisto fotisto ![]() | ||||
Aktiva en | Nord-Holando vd | ||||
Aktiva dum | 1920– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fedde Schurer (naskiĝis la 25-an de julio 1898 en Drachten, Frislando, mortis la 19-an de marto 1968[1] en Heerenveen) estis nederlanda verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto. Li skribis en la nederlanda kaj la frisa. Li estis unu el la plej influaj poetoj en la okcidentfrisa de la 20a jarcento.[2][3]
Schurer skribis sub la pseŭdonimoj de Louw Brants, Bouke, F. Boukes, Edzard, S. Gerlofs, S.N. Iselbank, Sjolle Kreamer, Arend van der Meer, J. Melkema, Jelle Oenes, Pier Protter, (Jelle) Rippen, J. Stranger kaj F(rank) Wagenaar.[4]
Laŭ E. Howard Harris, lia poezio estas "abunda, melodia kaj forta", "patriotismo estas penetranta" kaj "religia vejno" estas evidenta.[5]
Naskiĝinta en 1898, kreskante en la fiŝista vilaĝo de Lemmer, en la komunumo de De Friese Meren, laborante kiel ĉarpentisto. Li studis per si mem kaj, en 1919, iĝis instruisto en kristana lernejo en sia vilaĝo. En 1924 li edziĝis kun Willy de Vries, ankaŭ instruistino, kaj adoptis filon Andries. En 1930 lia pacisma sinteno perdigis al li la laboron; tiam li transloĝiĝis al Amsterdamo, en publika lernejo.
Post la milito, Schurer revenis en Frislando, kie li loĝis en Heerenveen, kaj laboris kiel ĵurnalisto. Li estis, en la periodo 1956-1963, membro de la Parlamento por la Partij van de Arbeid.
Li mortis en 1968 en Heerenveen.