Ferenc Snétberger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de februaro 1957 (67-jaraĝa) en Salgótarján |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Toni Snétberger (mul) |
Okupo | |
Okupo | ĵaz-gitaristo ĵazmuzikisto gitaristo |
TTT | |
Retejo | https://www.snetberger.com/ |
Ferenc Snétberger [ŝnEtberger], laŭ hungarlingve kutima nomordo Snétberger Ferenc estas hungara-cigana gitaristo, komponisto, grava muzikisto de la cigana ĵazo.
Ferenc Snétberger [1] naskiĝis la 6-an de februaro 1957 en Salgótarján.
Ferenc Snétberger apartenas al la cigana minoritato en Hungario, li frue lernis muzikon en la familio. En 1987 li aliĝis al triopo "Trio Stendhal", kiu portis tutlandan konatecon. Li multe muzikadis kun László Dés eĉ en Eŭropo, Japanio, Barato, Usono. Li faris komunajn koncertojn ekzemple kun David Friedman, Bobby McFerrin. Ekde 1988 li vivas en Berlino. En 1995 li komponis muzikaĵon memore al holokaŭsto. Li havas edzinon, kiu naskis filon. Li ricevis premion Kossuth en 2014, ekde 2004 ankaŭ aliaj premiojn.