George Pau-Langevin (naskiĝis la 19-an de oktobro 1948 en Pointe-à-Pitre (Gvadelupo) estas advokato kaj franca politikistino , membro de la Socialista Partio ekde 1975. Ŝi estas deputitino de la 21-a distrikto de Parizo kaj municipa konsiliano de la 20-a arondismento de Parizo. La 16-an de majo 2012, ŝi estis nomumita ministro delegita ĉe la ministro pri edukado, komisiita pri eduka sukceso, en la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault.
La 2-an de aprilo 2014, ŝi estis nomumita ministro pri transmaroj en la 1-a registaro de Manuel Valls[1] ; ŝi estis renomumita al tiu posteno la 27-an de aŭgusto 2014 en la 2-a registaro de Manuel Valls.
Ŝi estis ordenita per la Honora Legio en marto 2002.
Ŝi estis elektita deputitino de la 21-a distrikto de Parizo okaze de la deputitaj balotoj de 2007 la 17-an de junio 2007.
Ŝi estas la aŭtoro de leĝpropono por lukti kontraŭ realajn aŭ supozajn diskriminaciojn ligitajn al origino, kaj membro de la informkomisioj pri detenejoj kaj pri memorigaj temoj.
En junio 2011, ŝi eldonis la libron, Représenter le peuple français, pri sia kariero kaj detalantan ŝian vidon de la rolo kaj loko de deputito.
Ŝi estis elektita de PS de la 15-a distrikto de Parizo okaze de la deputitaj balotoj de 2012.
Ŝi estis nomumita ministro delegita al eduka sukceso[2] en la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault la 16-an de majo 2012.
OKaze de la registarmodifo de la 2-a de aprilo 2014, sekve de la municipaj balotoj senrevigaj por la PS-a plimulto, ŝi estis nomumita ministro pri transmaroj en la 1-a registaro de Manuel Valls ; ŝi estis renomumita al tiu posteno la 27-an de aŭgusto 2014 en la 2-a registaro de Manuel Valls.
|
|