Gerlafingen

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gerlafingen (stacidomo).
Gerlafingen
Blazono de Gerlafingen
Blazono de Gerlafingen
Blazono de Gerlafingen
Baza lernejo de Gerlafingen
Baza lernejo de Gerlafingen
Baza lernejo de Gerlafingen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Wasseramt
Geografia situo CH1903: 610254 / 224594 (mapo)47.1722222222227.5738888888889Koordinatoj: 47° 10′ N, 7° 34′ O; CH1903: 610254 / 224594 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 4797
Areo 1,85 km²
Alteco 451 m super marnivelo
Poŝtkodo 4563
Komunumkodo 2519
Mapo de Gerlafingen
Mapo de Gerlafingen
Mapo de Gerlafingen
vdr

Gerlafingen estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 4 797 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Gerlafingen situas ĉe la orienta bordo de la en la jaro 1889 rektigita rivero Emme. La komunumo troviĝas 5 kilometrojn sudoriente de la kantona ĉefurbo Soloturno. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,85 km², de kiuj 10,3% estas kovritaj de arbaro, 9,8% servas por agrikulturo kaj 82,2% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gerlafingen limas en nordo al Derendingen, en oriento al Kriegstetten kaj Obergerlafingen, en sudo al Bätterkinden kaj Zielebach (ambaŭ en (Kantono Berno)), kaj okcidento kaj nordokcidento al Biberist.

La komunumo Gerlafingen disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Soloturno al Burgdorf.

Oriente de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, al kiu la komunumo havas alveturejon du kilometrojn oriente de la vilaĝocentro en Kriegstetten.

La unua dokumenta mencio de Gerlafingen datiĝas el la jaro 1278 kiel Nidergerolvingen. Ĝis 1959 la loko portis la nomon Niedergerlafingen (diference al la pli sude situanta komunumo Obergerlafingen).

La evoluo de la komunumo Gerlafingen en la 19-a kaj 20-a jarcento estas firme ligita kun la historio de la estiĝo de la ŝtalfabriko Ludwig von Roll & Cie., kiun fondis Ludwig von Roll en la jaro 1810 (Ludwig von Roll & Cie.). Li aĉetis en la jaro 1805 la bankrotiĝintan tekstilan fabrikon kaj en ĝi instalis martelforĝejon. En la jaro 1836 estis malfermita la unua metallaminejo de Svislando kaj en la jaro 1846 la dua. En la jaro 1873 von Roll translokigis la ĉefsidejon de sia entrepreno al Gerlafingen. La fabriko en Gerlafingen en tiu tempo estis la plej signifa fabriko de la Von-Roll-konzerno, pozicio, kiun ĝi konservis ĝis la fino de la 20-a jarcento. La fabriko de von Roll multe kontribuis al la evoluo de la kampara vilaĝo Gerlafingen al grava industriloko kaj al la prospero de la komunumo kaj la ĉirkaŭaj vilaĝoj.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]