Gyula Basch | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Basch Gyula |
Naskiĝo | la 9-an de aprilo 1851 en ![]() |
Morto | la 2-an de januaro 1928 en ![]() |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, Jobb oldali falsírboltok-533 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | École des Beaux-Arts (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Infano | Andor Basch ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo inĝeniero ![]() |
Gyula Basch [djula baŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Basch Gyula estis hungara pentristo, inĝeniero. Lia filo estis Andor Basch.
Gyula Basch [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1851 en Pest (urbo), li mortis la 2-an de januaro 1928 en Baden bei Wien (Aŭstrio).
Gyula Basch akiris inĝenieran diplomon en Zuriko en 1872. Inter 1873-1874 li lernis pentradon en arta altlernejo en Parizo. Post siaj studoj li estis inĝeniero en Budapeŝto kaj ankaŭ eksterlande inter 1874-1884, tamen iomete li okupiĝis ankaŭ pri pentrado. Depost la 1-a mondmilito li forlasis la pentradon kaj li vivis plu en sanatorio.