Gyula Farkas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1847 en Sárosd |
Morto | 27-an de decembro 1930 (83-jaraĝa) en Pestszentlőrinc-Pestszentimre |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1876) Universitato Eötvös Loránd - homa scienco (–1881) ![]() |
Okupo | |
Okupo | matematikisto fizikisto universitata instruisto ![]() |
FARKAS Gyula (farkaŝ) estis hungara fizikisto, universitata profesoro, ano de la Hungara Scienca Akademio (MTA) naskiĝinta la 28-an de marto 1847 en Sárosd kaj mortinta la 27-an de decembro 1930 en Pestszentlőrinc.
Farkas studis juron en Pest, pli poste je influo de Ányos Jedlik li elektis la fakon de naturscienco. Ekde 1870 li estis instruisto pri fiziko-kemio en Székesfehérvár. En 1880 li doktoriĝis. Ekde 1887 li instruis en Universitato de Koloĵvaro, en 1907–08 li estis ĝia rektoro. En la fino de la 1915 li retiriĝis pro sia malsano. Lin interesis kvazaŭ ĉiuj branĉoj de teoria fiziko. Sendepende de Minkowski li malkovris la baztezon de la teorio Farkas-Minkowski.