Gyula Háy | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Háy Gyula | |||||
Naskiĝo | 5-an de majo 1900 en Abony | ||||
Morto | 7-an de majo 1975 (75-jaraĝa) en Ascona | ||||
Lingvoj | germana • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Károly László Háy (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo scenaristo tradukisto verkisto filma scenaristo ![]() | ||||
Laborkampo | Kreiva kaj profesia verkado, dramo, kina scenverkado kaj tradukado ![]() | ||||
Aktiva en | Vieno • Moskvo • Budapeŝto • Berlino • Ascona vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gyula HÁY, hungare Háy Gyula, Esperante Julio Háy estis hungara verkisto, tradukisto kaj dramisto.
Gyula Háy naskiĝis la 5-an de majo 1900 en Abony. Li mortris la 7-an de majo 1975 en Ascona.
Gyula Háy devenis el juda familio. Li partoprenis en 1919 la revolucion, tial li poste migris al Germanio. Hejmenveninta li aliĝis al komunistoj. Pli frue li jam havis sukcesojn en Germanio, sed la evoluanta faŝismo malpermesis la prezentadojn de Isten, császár, paraszt (Dio, imperiestro, kamparano), baldaŭe li estis forigita ankaŭ el Aŭstrio. Ekde 1935 li vivis en Sovetunio, kie li faris precipe scenarlibrojn por filmoj. En 1945 li hejmenvenis kaj pro la komunismaj agoj li ekhavis diversajn postenojn. En 1955 li aliĝis al rondo de Imre Nagy. Fine de la revolucio en 1956 li dissendis helpokrion en la Hungara Radio. Tial li estis arestita ĝis 1960. En la 1960-aj jaroj li forlasis Hungarion kaj vivis en Svislando. En 2006 li ricevis premion Kossuth, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.