Gyula Kristó | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de julio 1939 en Orosháza |
Morto | 24-an de januaro 2004 (64-jaraĝa) en Szeged |
Tombo | Dugonics Cemetery (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (1957–1962) ![]() |
Okupo | |
Okupo | historiisto instruisto ![]() |
Gyula Kristó [djula kriŝtO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kristó Gyula estis hungara historiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1998).
Gyula Kristó [1] naskiĝis la 11-an de julio 1939 en Orosháza. Li mortis la 24-an de januaro 2004 en Szeged.
Gyula Kristó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, universitaton en Szeged inter 1957-1962. Li tuj ekinstruis samloke en la universitato, dume li akiris duan diplomon pri latina lingvo. Tie li estis ankaŭ katedrestro kaj rektoro. Li doktoriĝis antaŭ MTA en 1977. Lia ŝatata temo estis la mezepoka Hungario, precipe erao de Stefano la 1-a (Hungario). Li havis edzinon, kiu naskis 3 infanojn. Li ricevis diversajn premiojn ekde 1963.