György Kürthy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Kürthy György József Kálmán Attila | |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1882 en Budapeŝto | |
Morto | 27-an de decembro 1972 (90-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 601(N)-3365 vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Patro | Emil Kürthy vd | |
Edz(in)o | Mariska Vízváry vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro verkisto scenografo teatrestro universitata instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
György Kürthy [djordj kurti], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Kürthy György József Kálmán Attila estis hungara aktoro, teatrestro, verkisto, dekoraciisto, altlerneja instruisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis fajkürthi kaj kolthai, lia avo estis Bertalan Szemere, lia patro estis Emil Kürthy, lia edzino estis Mariska Vízváry.
György Kürthy [1] naskiĝis la 24-an de februaro 1882 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de decembro 1972 en Budapeŝto.
György Kürthy abiturientis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1899, poste li estis ĵurnalisto. Ekde 1903 li studis arkitekton en Munkeno. Post 2 jaroj amatore li komencis sian aktoran karieron en sia naskiĝurbo. Inter 1906 kaj 1935 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), tamen interrompe li apaetenis al Nacia Teatro (Kolozsvár) (reĝisoro, 1908), Nacia Teatro (Pécs) (teatrestro, 1923), Nacia Teatro (Szeged) (teatrestro, 1930). Inter 1916–1923 li instruis en Reĝa Teatra Akademio, inter 1927–1930 li instruis en Industriarta Altlernejo. En 1935 li pensiuliĝis, tamen inter 1953–1955 li havis rolojn en Teatro Kisfaludy, en la teatra jaro 1955 en Teatro József Attila. Libertempe li kontribuis poemojn, romanojn ktp. Li dufoje edziĝis kaj li havis 2 gefilojn.