Géza Gyóni | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Gyóni Géza | ||
Naskonomo | Áchim Géza | |
Naskiĝo | 25-an de junio 1884 en Gyón | |
Morto | 25-an de junio 1917 (33-jaraĝa) en Krasnojarsk | |
Religio | luteranismo vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Gyula Andrássy High School (en) (1900–1902) vd | |
Familio | ||
Parencoj | Mátyás Gyóni (nevo) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto ĵurnalisto teologo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Géza Gyóni [gEza djOni], (hungare Gyóni Géza) estis hungara poeto.
Li naskiĝis, kiel Áchim Géza la 25-an de junio 1884 en tiama vilaĝo Gyón, kiu nun estas apartenaĵo de Dabas. Li mortis la 25-an de junio 1917 en Krasnojarsko, Rusio).
Li frekventis lernejojn en Szarvas kaj en Békéscsaba. Li ekhavis postenon en Gyón en 1904. Inter 1906-1908 li plulernis en Budapeŝto, poste li ĵurnaladis en diversaj urboj. Dum la 1-a mondmilito li batalis en Przemyśl, poste li estis militkaptito. Li neniam revenis al la hejmlando.