Hajdúböszörmény | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4220 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 29 310 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 79 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 40′ N, 21° 31′ O (mapo)47.66666666666721.516666666667Koordinatoj: 47° 40′ N, 21° 31′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 370,74 km² (37 074 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hajdúböszörmény [+] | |||||
Hajdúböszörmény [hajdUbosormEnj] estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Hajdúböszörmény, kies centro estas. La urbo estas la plej granda hajduka urbo, kvazaŭ ĉefurbo de "Hajdukujo". Böszörmény estis bulgara-turka tribo aliĝinta al la hungareco en la 7-a jarcento.
Hajdúböszörmény situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Debrecen-Miskolc, laŭ fervojo Debrecen-Tiszalök. Aŭtoŝoseo M3 estas ne tro for. Debrecen troviĝas 20, Hajdúszoboszló 29, Tiszalök 43, Miskolc 80, Budapeŝto 211 km.
La unua mencio devenis el 1248 en formo Nagyböszörmény (nagy signifas: granda). En 1410 la vilaĝo iĝis kampurbo. Princo de Transilvanio Gabrielo Báthory setligis hajdukojn en 1609. Ili ĝuis aŭtonomion kaj nobelecon, sekve ili ne estis servutuloj. Hajdukujo estis ekster de la hungara departementa sistemo ĝis 1876, tiam formiĝis departemento Hajdú (reĝa departemento). Sinagogo en 1863, preĝejoj kalvinana en 1882, katolika en 1863, grekokatolika en 1893, baptista en 1895 konstruiĝis.