Hazas de Cesto | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of Cantabria (en) ![]() ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39730 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 867 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 85 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 24′ N, 3° 35′ U (mapo)43.396944444444-3.5897222222222Koordinatoj: 43° 24′ N, 3° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 50 m [+] | ||
Areo | 21,9 km² (2 190 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Hazas de Cesto [Azas deZESto] estas municipo en nordorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Trasmiera.
Ĝi limas norde kun Meruelo kaj Escalante, oriente kun Bárcena de Cicero kaj Voto, sude kun Solórzano kaj okcidente kun Ribamontán al Monte. Ĝi estas je 19 km de Santandero. Ĝi estas ĉe la rivero Campiazo.
Por areo de 21,9 km² estas 1 644 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Tiuj 1 644 loĝantoj estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Beranga (ĉefurbo), Hazas de Cesto kaj Praves.
La municipo kreskiĝis ĝis la 1950-aj jaroj, sed en la postaj jaroj okazis malpliiĝo, poste la loĝantaro stabiliĝis.
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1990 | 2000 | 2007 | 2011 | 2020 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1.258 | 1.293 | 1.483 | 1.664 | 1.682 | 1.771 | 1.712 | 1.593 | 1.413 | 1.371 | 1.260 | 1.281 | 1.516 | 1.580 |
Fonto: INE
La plej frua mencio pri Hazas de Cesto estas en la Cartulario de Santa María del Puerto (Santoña) el 1213. La registro Becerro de las Behetrías, de 1351, referencas ĝin sub la dependecon de la nobela familio Solórzano.
Poste, en la Catastro del Marqués de la Ensenada, de 1753, oni indikas, ke ĝi estas de reĝlanda jurisdikcio.
Antaŭ iĝi moderna municipo (19-a jarcento) ĝi formis parton de la komunumaro Junta de Cesto ekde la Mezepoko.
De ĝia heredo elstaras la konstruaĵo Corros, en Beranga, katalogita havaĵo, kaj la preĝejo, de la 16-a jarcento, kun aldonaĵoj de la 19-a jarcento.