Henri Guillaumet | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de majo 1902 en Bouy |
Morto | 27-an de novembro 1940 (38-jaraĝa) en Mediteraneo |
Mortokialo | Mortis en batalo ![]() |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | piloto soldato ![]() |
Henri Guillaumet, naskiĝinta la 25-an de majo 1902 en Bouy, en departemento Marne [1], apud Châlons-en-Champagne kaj mortinta la 27-an de novembro 1940 en la maro Mediteraneo, estis franca aviadisto, pioniro de « Aéropostale » ( kompanio de aera poŝto).
Henri Guillaumet estis pioniro de la franca aviado en Andoj, Suda Atlantiko, poste Norda Atlantiko, kunagante por ektrovi multajn novajn aervojojn. Tiam kun Mermoz, li estis konsiderata kiel unu el la plej valoraj pilotoj el tiu tempo. Didier Daurat, lia estro de « Aéropostale » diris pri li : « Mi konis neniun pli grandan.» Antoine de Saint-Exupéry, lia amiko, dediĉis al li sian libron « Terre des Hommes » (Tero de la homoj) en 1939 (Premio por romano de Franca Akademio).
Li trapasis sian flugbapton 14-jaraĝe. Li ricevis sian pilot-diplomon la 3-an de decembro 1921. Li venkis la konkurson Military Zenith la 15-an de junio 1925.
La vendredon 13-an de junio 1930 kiam li traflugis Andojn je la 92-a fojo, lia aviadilo Potez 25 registrita F-AJDZ kraŝis apud Laguna Diamante pro malbona vetero. Sen ekipaĵo krom sia pilotbluzo, li marŝis kvin tagojn kaj kvar noktojn, transirante tri montpasejojn. Plurfoje li preskaŭ rezignis plu marŝi, sed persistis, pensante pri siaj kamaradoj [2] kaj pri sia edzino Noëlle. [3] Post unu semajno li atingis vilaĝon. La heroaĵo, kiun la loĝantoj de la valo perfekte resumis : « Es imposible » (ne eblas), konstruis la legendon de tiu diskreta homo meze de « steloj » de « Aéropostale ».
Al Antoine de Saint-Exupéry veninta por elkonduki lin, li deklaris : « Kion mi faris, mi asertas al vi, neniam iu besto farintus. »[4] Modelo por la pilotoj de linio, Henri Guillaumet transflugis Andojn 193 fojojn kaj faris 12 esplor-traflugojn de la Norda Atlantiko inter 1938 kaj 1939.
La 27-an de novembro 1940 kun sia kamarado Marcel Reine li flugis al Sirio por konduki al lia posteno Jean Chiappe, promociita ŝtatkomisaro en Sirio kaj Libano. Ilia kvarmotora Farman « Le Verrier » estis trafita de itala ĉasaviadilo kaj malaperis en la maron Mediteraneo.