Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hindelbank (stacidomo). |
Hindelbank | |
---|---|
Blazono de Hindelbank | |
Vilaĝocentro de Hindelbank | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Emme-Valo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Burgdorf |
Geografia situo | CH1903: 607725 / 210353 (mapo)47.0441666666677.5402777777778Koordinatoj: 47° 3′ N, 7° 32′ O; CH1903: 607725 / 210353 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2006 |
Areo | 6,70 km² |
Alteco | 519 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3324 |
Komunumkodo | 0409 |
Mapo de Hindelbank | |
Hindelbank estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2006 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Hindelbank situas en la Svisa Mezlando sur alteco de 519 m s.m. en la flotebenaĵo de la rivero Emme. La komunumo troviĝas 6 km okcidento de Burgdorf kaj 12 km nordoriente de la federacia kaj kantonĉefurbo Berno.
En Hindelbank troviĝas al ununura malliberejo por virinoj de alemana Svislando.
La komunumo Hindelbank limas en nordo al Kernenried, en nordoriento al Lyssach, en oriento al Mötschwil, en sudoriento al Krauchthal, en sudokcidento al Bäriswil, en okcidento al Mattstetten, kaj en nordokcidento al Münchringen.
Hindelbank disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Herzogenbuchsee al Berno. La fajna distribuo de la publika transporto funkcias per poŝtaŭtolinio.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno, de kiu en Hindelbank deflankiĝas ĉefvojo al Burgdorf kaj flanka vojo al Worb. Norde de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, kies proksima alveturejo troviĝas 5 kilometrojn oriente de Hindelbank en Kirchberg.
La unua dokumenta mencio de Hindelbank datiĝas el la jaro 1261 kiel Hindelwanch.
Dum mezepoko Hindelbank estis propra senjorejo sub la regado de la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1406 Hindelbank venis sub berna regado kaj estis atribuita al la kampara tribunaldistrikto de Zollikofen. Ekde la Helveta Revolucio Hindelbank apartenis al la distrikto Burgdorf, kies statuso transformiĝis post la fino de la Helveta Respubliko al ĉefdistrikto kaj en 1831 per la nova konstitucio al oficdistrikto. Ekde la 1-a de januaro 2010 Hindelbank estas parto de la administra distrikto Emme-Valo.
|