Horná Štubňa | |
hungare: Felsőstubnya, germane: Ober-Stuben | |
municipo | |
Horná Štubňa
| |
|
|
Oficiala nomo: Horná Štubňa | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Turčianske Teplice |
Historiaj regionoj | Supra Hungarujo, Hauerlando |
Parto de | Turiec |
Montaro | Slovaka mezmontaro |
Rivero | Teplica |
Situo | Horná Štubňa |
- alteco | 624 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 49′ 26″ N 18° 53′ 03″ O / 48.82389 °N, 18.88417 °O (mapo) |
Areo | 31,3859 km² (3 138,59 ha) |
Loĝantaro | 1 669 (31.12.2010) |
Denseco | 53,18 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Kremnické vrchy |
Unua skribmencio | 1390 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 038 46 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | TR |
NUTS | 512273 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Horná Štubňa | |
Retpaĝo: www.hornastubna.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Horná Štubňa (hungare Felsőstubnya [felŝOŝtubnja], germane Ober-Stuben) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Horná Štubňa situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Martin-Kremnica. Turčianske Teplice troviĝas je 6, Kremnica je 15, Martin je 33 km.
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1390 en formo "Wylehota". La unuaj loĝantoj estis germanaj ministoj. La hungara loknomo "Felsewstubna" aperis en 1493. En 1785 989 vilaĝanoj loĝis en 79 domoj, en 1828 1530 vilaĝanoj loĝis en 128 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőstubnya 2528 homoj, (1974 germanoj, 484 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Turčianske Teplice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1945 preskaŭ ĉiuj germanoj deportiĝis al Germanio. En 2001 vivis en Horná Štubňa 1606 homoj, (1488 slovakoj, 82 germanoj).