Jean-Pierre Darroussin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Jean-Pierre Darroussin en 2000
| |||||
Persona informo | |||||
Jean-Pierre Darroussin | |||||
Naskiĝo | 4-a de decembro 1953 en Courbevoie, Francio | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Conservatoire national supérieur d'art dramatique Cours Florent vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro scenaristo filmreĝisoro filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1979 - | ||||
| |||||
Aktorado | |||||
César | |||||
por plej bona aktoro en dua rolo por Un air de famille | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jean-Pierre DARROUSSIN, (naskiĝis la 4-an de decembro 1953 en Courbevoie (Hauts-de-Seine)) estas franca reĝisoro, komediisto kaj aktoro.
Jean-Pierre Darroussin naskiĝis la 4-an de decembro 1953 en Courbevoie (Hauts-de-Seine) kaj pasiiĝis por teatro en gimnazio. En 1976, li enriris superan nacian konservatorion de drama arto de Parizo kun Catherine Frot kaj Ariane Ascaride.
Li konatiĝis de la granda publiko en 1980 ekde sia dua filmo Psy de Philippe de Broca.
En la 1980-aj jaroj, li sukcese ludis en teatro, interalie por la "Compagnie du Chapeau Rouge" (Kompanio de la Ruĝa Ĉapelo) de Pierre Pradinas kun sia komplico Catherine Frot.
En 1997, li estis rekompencita per César por plej bona aktoro en dua rolo pro sia interpretado en Un air de famille de Cédric Klapisch laŭ samnoma teatraĵo de Agnès Jaoui kaj Jean-Pierre Bacri.
En 1998, li ludis sian unuan «unuan rolon» en Le Poulpe de Guillaume Nicloux, kaj 15 Août, Le Cœur des hommes kaj de post tiam sukcese daŭrigis karieron de konata aktoro de la franca kino.