Jelka | ||
hungare: Jóka | ||
municipo | ||
|
||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Trnava | |
Distrikto | Distrikto Galanta | |
Situo | Jelka | |
- alteco | 121 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 08′ 35″ N 17° 30′ 10″ O / 48.14306 °N, 17.50278 °O (mapo) | |
Areo | 33 km² (3 300 ha) | |
Loĝantaro | 3 946 | |
Poŝtkodo | 925 23 | |
Telefona antaŭkodo | +421-31 | |
Aŭtokodoj | GA | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Trnava
| ||
Vikimedia Komunejo: Jelka | ||
Retpaĝo: jelka | ||
Jelka (hungare Jóka) estas municipo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta.
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ Malgranda Danubobranĉo kun ponto, laŭ flankovojoj. Galanta troviĝas 19 km-ojn for.
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1197 en formo "Ilka" aŭ en 1241 en formo Ielka. En 1541 la turkoj detruis la vilaĝon. Fine de la 19-a jarcento en la vilaĝo 7 muelejoj funkciis. En 1910 loĝis tie 2494 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Somorja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj estis deportitaj. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 3864 da homoj, (2642 hungaroj, 1086 slovakoj).
En Jelka naskiĝis ĉeĥoslovakia hungara aktoro Olga Varjú.