Johano la 1-a la Kaŝtanhara | ||
---|---|---|
Duko de Bretonio | ||
![]() Sigelo de Johano la 1-a
| ||
Regado | 1221-1286 | |
Antaŭulo | Alix kaj Petro Mauclerc | |
Sekvanto | Johano la 2-a | |
![]() | ||
Persona informo | ||
Jean Ier de Bretagne | ||
Naskiĝo | 1217 en Dreux | |
Morto | 8-a de oktobro 1286 en Kastelo de L'Isle | |
Religio | kristanismo vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio ![]() | |
Familio | ||
Dinastio | Dinastio de Dreux vd | |
Patro | Petro Mauclerc | |
Patrino | Alix de Thouars | |
Gefratoj | Yolande of Brittany (en) ![]() ![]() | |
Edz(in)o | Blanche of Navarre (en) ![]() ![]() | |
Infanoj | Johano la Dua Petro Alix de Bretonio Thibaut | |
2-a grafo de Richmond | ||
Dum | 1268 | |
Antaŭulo | Petro la 2-a (Savojo) | |
Sekvanto | Johano la Dua | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano la 1-a la Kaŝtanhara[1] (naskiĝis en 1217 aŭ 1218 – mortis la 8-an de oktobro 1286 en la kastelo de L'Isle), filo de Petro Mauclerc, regento de Bretonio kaj de Alix de Thouars, estis duko de Bretonio de 1221 ĝis 1286 kaj grafo de Richmond en 1268.
Li fariĝis duko de Bretonio en 1221, je la morto de sia patrino, sed, ĉar li estis nur kvar-jara, lia patro regentis. Johano ekkarieris en 1232 kiam lia patro devis subpremi ribelojn de liaj baronoj. En 1237, li prenis por si la regadon de la duklando, kaj devis subpremi la ribelon de unu el siaj vasaloj, Petro de Craon. En 1242, li batalis en Potevio por Ludoviko la 9-a, reĝo de Francio kaj submetis la grafon de la Marche.
Edziĝinta al Blanka de Navaro, filino de Thibaut la 4-a la Kanzonisto, grafo de Ĉampanio kaj reĝo de Navaro, kiu elektis lin kiel sian posteulon por la reĝlando de Navaro. En 1254, kontraŭ jara kompenso de trimil pundoj, li forcedis definitive tiun heredrajton al sia bofrato Thibaut la 2-a la Juna.
Li travivis multajn kontestojn de la klerikaro kaj de la bretona nobelaro. En konflikto kun la episkopo de Nantes, li estis ekskomunikita de la bretonaj episkopoj kaj fine submetiĝis; sed la nobeloj, vidantaj ke li favoris la pastrojn, ekbatalis siavice en (1257). Sed Johano fine submetis ilin.
Poste li akompanis sanktan Ludovikon en la oka krucmilito (1270), eskapis la peston, kiu mortigis la reĝon kaj revenis al sia duklando.
En 1236, li edziĝis al Blanka de Navaro (1226 – 1283), filino de Thibaut la Kvara la Kanzonisto, grafo de Ĉampanio kaj reĝo de Navaro kaj de Agnès de Beaujeu. Ili havis ok gefilojn :