John Mearsheimer | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
John Joseph Mearsheimer | |||||
Naskiĝo | 14-an de decembro 1947 (77-jaraĝa) en Broklino, Nov-Jorkio | ||||
Lingvoj | novjorka dialekto vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Suda Kalifornio West Point Universitato Cornell - doktoro de filozofio University of Southern California School of International Relations (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | international relations scholar (en) ![]() universitata instruisto oficiro verkisto ![]() | ||||
Laborkampo | Offensive realism (en) ![]() ![]() | ||||
Doktoreca konsilisto | Richard Rosecrance vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Tragedy of Great Power Politics vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John J. Mearsheimer (naskiĝis la 14-an de decembro 1947 en la novjorka kvartalo Broklino, Usono) estas profesoro pri politika scienco ĉe la Universitato de Ĉikago kiu vaste verkis pri sekurecaj aferoj kaj internacia politiko.
John Mearsheimer estis ekde 1964 ano de la usona armeo kaj studis de 1966 ĝis 1970 ĉe la armea universitato West Point. Sekvis studoj en la Universitato de Suda Kalifornio pri internaciaj rilatoj kaj en 1980 doktoriĝo ĉe la Universitato Cornell en Ithaca (Nov-Jorkio). En Universitato Harvard li specialiĝis pri internaciaj rilatoj.
Ekde 1982 li laboras ĉe la Universitato de Ĉikago, ekde 1987 kiel regula profesoro pri politika scienco.
Li estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la teorio de politika novealismo en internaciaj rilatoj, kiun li difinas kiel provon de la ŝtato akiri hegemonion sur la mondscenejo.
Ekde 2003 li estas membro de la Usona Akademio de Arto kaj Sciencoj, Honora Profesoro ĉe la Universitato Renmin de Ĉinio (2012) kaj ĉe la Pekina Universitato de Internacia Studoj (2012).
John Mearsheimer estas konsiderita la fondinto de la teorio de ofensiva realismo (angle: Offensive Realism), kiu argumentas ke ŝtatoj malofte estas kontentaj kun la nivelo de influo sur la mondscenejo kaj ĉiam provas akiri preferon super aliaj por atingi kompletan sekurecon.
En alia teorio de "konvencia malkuraĝigo" (angle: Conventional Deterrence), li argumentis ke la nivelo de sekureco de la ŝtato dependas de kiel ĝi povas konvinki eblajn kontraŭulojn pri sia forto.
Mearsheimer estis kritikisto de la usona milito en Irako kaj ankaŭ kulpigis Usonon kaj EU-landojn en la armea konflikto en Ukrainio en 2022, ĉar la orienta ekspansio de NATO kaj EU (kun la transformiĝo de Ukrainio en por-usonan liberalan demokration), el la vidpunkto de Rusio, estis konsiderata kiel minaco[1].