Jolán Jászai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de majo 1907 en Rábatamási |
Morto | 26-an de septembro 2008 (101-jaraĝa) en Piliscsaba |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro instruisto |
Jolán Jászai [jAsai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jászai Jolán estis hungara instruisto, aktoro. Ŝia ofta karesnomo estis Joli, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Horváth Jenőné. Ŝi estis fora parenco de Mari Jászai.
Jolán Jászai[1][2] naskiĝis la 21-an de majo 1907 en Rábatamási, ŝi mortis la 26-an de septembro 2008 en Piliscsaba.
Jolán Jászai akiris pedagogian diplomon en ŝtata pedagogia lernejo en Győr en 1929, poste ŝi instruis en Rábatamási. Ŝi edziniĝis kaj naskis kvinfoje. En 1950 la familio translokiĝis al Pécs. En 1984 József Bor aŭdis ŝin deklami kaj invitis ŝin al Teatro Kisfaludy (Győr). En la sekva jaro ŝi estis videbla jam sur scenejo, baldaŭ en Teatro Petőfi (Veszprém). Ŝi iĝis tutlande konata pro la televizio. Ŝi aĝis 79, kiam ŝi ricevis la unuan filman rolon. Ŝi plene retiriĝis en 2004.