Julius Weismann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1879 en Freiburg |
Morto | 22-an de decembro 1950 (70-jaraĝa) en Singen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Infano | Ursel Weismann (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto dirigento libretisto |
TTT | |
Retejo | http://de.wikipedia.org/wiki/Julius_Weismann |
Julius Weismann (* 26-an de decembro 1879 en Freiburg im Breisgau; † 22-an de decembro 1950 en Singen (Hohentwiel)) estis germana komponisto.
Julius Weismann estis filo de la zoologiisto kaj genetikisto August Weismann. Li ricevis jam en 1891/92 kompozicio-instruon de Joseph Rheinberger en Munkeno. Post pianoinstruo en Freiburg samkiel lingvostudoj en Lausanne li studis en 1898/99 muziko en Berlino (i.a. ĉe Heinrich von Herzogenberg), poste dum tri jaroj Ludwig Thuille en Munkeno. En 1902 li geedziĝis kun la kantistino Anna Hecker kaj setlis en Munkeno kiel liberprofesia komponisto. En 1906 li revenis al Freiburg kaj laboris kiel komponisto, dirigento kaj pianisto. En 1930 li ricevis la Beethoven-premion de la Prusa Akademio de Artoj. Samjare li fondis kune kun Erich Doflein la muzikseminaron de Freiburg, el kiu poste evoluis la Muzikaltlernejon je Freiburg. En 1939 li fariĝis honorcivitano de Freiburg kaj estis dekoraciita per la Lepsika Bach-Premio. Samjare li translokiĝis al Nußdorf ĉe Überlingen finis sian instruagadont, tamen plue komponis.
Post lia morto laŭ iniciato de Wieland Wagner je Duisburg ekestis en 1954 Julius Weismann-Arkivo.
Weismann postlasis pli ol 150 verkojn kun verknumeroj (krome ankaŭ multaj sennumerajn). Inter ili troviĝas 6 operoj, 3 simfonioj, 3 pianokonĉertoj, 4 violonkonĉertoj, 11 arĉkvartetoj, pianomuziko kaj ĉ. 200 lidoj.
Stile Weismann sekvis la germanan romantismon, precipe laŭ Schumann kaj Brahms, sed troviĝas ankaŭ influoj de lia instruisto Thuille, elementoj de la impresionismo, similaĵoj al Reger kaj ĉefe en la malfrua verkaro sinturno al la kontrapunktismo de Johann Sebastian Bach. Malgraŭ ĉi tiuj influoj la verkaro de Weismann prezentas kun sia sona sensualeco, kiu paralelas kun ofte lakona sobreco kaj aforisma koncizeco, memstaran kaj gravan kontribuon al la muziko de la 20-a jarcento.