József Pálinkás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1952 (71-jaraĝa) en Galvács |
Lingvoj | hungara • angla • rusa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Piarist Grammar School in Kecskemét • Scienca Universitato de Szeged |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | nuklea fizikisto • politikisto • lektoro |
József Pálinkás [jOĵef pAlinkAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pálinkás József estis hungara fizikisto, politikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2004), membro de Academia Europaea (2009). József Pálinkás [1] naskiĝis la 18-an de septembro 1952 en Galvács.
József Pálinkás frekventis universitaton en Szeged inter 1972-1977, poste li eklaboris en fizika instituto en Debrecen, kie baldaŭe li estis direktoro. En la 1980-aj jaroj li esploris precipe en Teksaso kaj Stokholmo. En 1992 li estis nomata titulara profesoro de Debrecen, post jaroj li estis katedrestro. Li doktoriĝis en 1989 antaŭ la akademio. Li komencis politikadi en 1991, li estis ministro inter 2001-2002. Li estis elektita parlamenta deputito en 2006, post 2 jaroj prezidanto de MTA. Li okupiĝas precipe pri partoj de la atomoj. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn. Li ricevis 3 premiojn inter 1986-2012.