Komparojn inter naziismo kaj komunismo faris pluraj historiistoj, politikaj filozofoj kaj intelektuloj pro teknikaj similecoj de la totalisma loĝistiko inter naziismo kaj stalinismo (politika polico, diktatoreca ŝtata hierarkio malebliganta esprimon de la popola plimulto, ĉiea propagando, kulto al personeco de la ŝtatestro, politika subpremado grandskala kaj eĉ genocidoj, kaj uzo de koncentrejoj). Iuj, kiel Ernst Nolte, analizas ilin kiel du sistemojn kiuj interrespondas per ago-reago.[1] En sia libro Le Passé d'une illusion, François Furet notas ke naziismo kaj komunismo same kontraŭas liberalan demokration kaj tion, kion ili nomas "kapitalisma burĝaro".[2],[3],[3] Tiuj du ideologioj asertas esti socialismaj:[4] la ĉefaj komunismaj landoj deklaras sin "socialismaj" (kiel Sovetio aŭ Ĉinio) kaj "naziismo" estas mallongigo de "naci-socialismo". Ambaŭ stalinisman Sovetion kaj nazian Germanion filozofo Hannah Arendt priskribas kiel reĝimojn "totalismajn" (ŝi komparas nur iliajn politikajn reĝimojn, ne iliajn ideologiojn). Poste ankaŭ por priskribi la reĝimojn de Mao Zedong, de Pol Pot aŭ de Kim Il-sung estis uzita la termino "totalisma".
La historiisto Alain Besançon[5] ankaŭ traktas tiun temon kaj, komparinte la kvanton de studado, de artikoloj, de informfilmoj kaj de fikcioj pri naziismo kaj komunismo, kvalifikas kiel "historia hipermnezio" la manieron per kiu la krimoj de nazioj estas eksponitaj kaj kiel "historia amnezio" la manieron per kiu estas eksponitaj la krimoj de komunismaj ŝtatoj.
Aliaj historiistoj, eĉ se ili kuraĝigas la daŭrigon de la komparaj studadoj inter naziismo kaj komunismo, juĝas ke la malsimilecoj inter la du ideologiaj kaj politikaj sistemoj superas iliajn similecojn. Laŭ Ian Kershaw "la komparo restas malprofunda",[6] dum Nicolas Werth, kiu kunverkis La nigran libron de la komunismo, opinias ke "ju pli oni komparas komunismon kaj naziismon, des pli la malsimilecoj evidentiĝas", kaj Marc Ferro, kiu opinias ilin "nekompareblaj", kritikas la "obsedon" pri tiu komparo. Tiuj opinioj estas komparindaj kun tiuj pri la koncepto de totalismo, kiun malagnoskas iuj spertuloj pri Sovetio aŭ pri naziismo.[7] Laŭ Saul Friedländer, ĉian komparon inter naziismo kaj komunismo aŭ itala faŝismo baras la ĉefeco de antisemitismo en nazia ideologio kaj la unikeco de la holokaŭsto en historio.[6]
Naziismo estas la politika ideologio de la NSDAP, politika partio fondita en Germanio en 1920. Ĝi akiras la povon en la sama lando en 1933, kiam ĝia estro Adolf Hitler estas nomumita regna kanceliero fare de Paul von Hindenburg. Tiu nomumo ankaŭ estis ricevinta la aprobon de granda parto de la tiama germana loĝantaro, la NSDAP estis gajninta ekzemple 37,2% de la voĉdonoj dum la balotoj de julio 1932. Naskiĝinte en Germanio, naziismo ne estis konceptita por disvastiĝi al aliaj landoj, kvankam la konkeroj de Hitler dum la dua mondmilito iom trudis la politikon de nazia Germanio en la landoj kiujn ĝi okupadis. Tial la aplikado de ĝia politiko stariĝis en industria ekonomio, akre frapita de la granda depresio. Nazia Germanio daŭris nur 12 jarojn, kiujn ĝi uzis preskaŭ nur por pretiĝi kaj batali por la dua mondmilito.
La naci-socialisma ideologio per kelkaj el siaj ecoj (ekonomia korporaciismo, naciismo, aŭtoritatismo, kontraŭkomunismo) iom similas al tiuj de aliaj eŭropaj politikaj movadoj de la intermilita periodo, kiel la germana revolucia konservativismo aŭ la itala faŝismo, kun kiuj ĝi fojfoje estas komparata. Ĝi enhavas kernan rasisman mondkoncepton, kiu dividas la homan specon inter pluraj rasoj laŭ hierarkio supre de kiu troviĝas la "arja raso". Tiu koncepto fokusiĝas pri antisemitismo, kiu estos aplikita per politiko de kontraŭjuda diskriminacio kaj poste per la holokaŭsto inter 1933 kaj 1945. Naziismo estas kontraŭkomunisma. Nazioj subpremis komunistojn, sendis ilin al siaj unuaj koncentrejoj tuj post sia alveno al la registaro, malpermesis kaj brulis tekstojn de komunistaj aŭtoroj. Kvankam la nazia movado prezentis diskursojn, se ne revoluciemajn, almenaŭ "kontraŭ-burĝarajn" kaj "por-plebajn",[8] post sia akiro de la povo ĝi ne renversis la rilatojn pri posedo.[9] Male, la ekonomia nazia politiko favoris la germanan firmaestraron dum la 1930aj jaroj[9] kaj estigis plifortigon de grandaj industriaj privataj grupoj, kiuj, laŭ Ian Kershaw, "partoprenis en marodado, ekspluatado, detruado kaj masakro en la okupaditaj teritorioj".[9]
La eseo Mein Kampf, verkita de Adolf Hitler inter 1924 kaj 1925, estas politika manifesto kiu klare eldiras la ideologiajn fundamentojn de la politika programo de la nazia partio.
Komunismo estas politika filozofio kiu laŭdas socion sen klasoj, kaj socian organizon sen ŝtato, bazita sur abolo de la privata posedo de produktadrimedoj favore al kolektiva posedo kaj kumuneco de produktadrimedoj. Kvankam ĝiaj radikoj estas tre malnovaj, oni preskaŭ ĉiam uzas tiun terminon por aludi la pensojn de la filozofoj Karl Marx kaj Friedrich Engels. Ĝi enhavas grandan diverson de movadoj, kiuj fojfoje kontraŭas unu la aliajn, sed kiuj ĉiam uzas la pensojn de Marx kiel referencon.
Komunismo, male al naziismo, estis aplikata en malsamaj landoj kaj en kelkaj kazoj dum pluraj jardekoj. La unua reĝimo asertante esti komunisma estas Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko regita de bolŝevikoj, en 1917, kiu dekomence estigis la ruĝan teroron kaj kiu rapide fariĝis la centro de komunismo en la mondo. La nazia kontraŭkomunismo estis paralelo de komunisma kontraŭfaŝismo dum la intermilita periodo (kiuj ambaŭ tamen mallonge paŭzis post la pakto Ribbentrop-Molotov ĝis la invado de Sovetunio) kaj post 1945, kiam kontraŭfaŝismo (kaj, pli specife, kontraŭnaziismo) fariĝis eco de komunismo. Post la dua mondmilito aperos aliaj komunismaj ŝtatoj (Popola Respubliko Ĉinio, Germana Demokratia Respubliko…).
Ĉiuj komunismaj ŝtatoj estas diktatorecoj, plejofte unupartiismaj. Kvankam la uzo de politika subpremado estas komuna al ĉiuj tiuj ŝtatoj, ĝi povas multe varii per siaj formoj kaj intenso. Iuj reĝimoj kiel stalinisma Sovetio aŭ maoisma Ĉinio, ofte kvalifitaj kiel totalismaj, responsas pri la morto de milionoj da homoj. La reĝimo de ruĝaj ĥmeroj estigis genocidan entreprenon, kaŭzante la morton de 10 ĝis 20% de la tiama loĝantaro de Kamboĝio. En aliaj reĝimoj, kiel post-stalina Sovetio aŭ Kubo, subpremado estas malpli mortiga, malgraŭ la esto de aŭtoritataj praktikoj (cenzuro, malpermeso de opozicio, ktp).
Laŭ André Senik, komunisma totalismo troviĝas en la stato de ĝermo en la Manifesto de la Komunista Partio[10] kaj, laŭ Stéphane Courtois, Lenin estas "la kreinto de totalismo".[11]
Dum la subskribado de la pakto Ribbentrop-Molotov en 1939, Stalin prezentis Berija-on al Ribbentrop kiel "la ĉefo de nia Gestapo" kaj dum Jalta konferenco en 1945, li prezentis lin al la tiama usona prezidento Franklin D. Roosevelt kiel "nia Himmler".[12]
En la 1920aj jaroj, la liberala ekonomiisto Ludwig von Mises jam analizis la naziismon kiel ekonomie socialisma, notindas tamen ke laŭ li (kaj ankaŭ nuntempe laŭ usonaj libertanianoj[13]) ĉia ago de ŝtato en ekonomio (kaj en socio), kiel ekzemple impostoj, estas specifa trajto de socialismo.[14]
En 1944, li skribas en sia libro Omnipotent Government: The Rise of the Total State and Total War, ke "Ok el la dek punktoj [de la Manifesto de la Komunista Partio] estis ekzekuciitaj de nazioj en radikala maniero, kiu entuziasmigus Marx-on. Nur du punktoj ne ankoraŭ estis tute plenumitaj de nazioj: eksproprietigo de nemoveblaĵoj kaj asigno de terluo al ŝtato (punkto 1 de la manifesto) kaj abolo de heredo (punkto 3). Tamen iliaj impostaj metodoj, ilia uzo de planoj en ilia agrikultura politiko kaj ilia limigo de farmoj kongruas kun marksismo."[15]
Laŭ Ludwig von Mises, faŝistoj kaj nazioj inspiriĝis de la bolŝevikaj metodoj: "Bolŝevikoj faris precedencon. La sukceso de la bando de Lenin kuraĝigis la klanon de Mussolini kaj la kohortojn de Hitler. La itala faŝismo kaj la germana naziismo adoptis la politikajn metodojn de soveta Rusio. La ununura malsimileco inter naziismo kaj bolŝevikismo estas tio, ke nazioj havis multe malpli bonajn rezultojn je la baloto antaŭ sia puĉo ol bolŝevikoj je la rusaj balotoj de aŭtuno 1917. Nazioj ne nur imitis la bolŝevikajn taktikojn por preni povon. Ili kopiis multe pli. Ili importis el Rusio la unupartian sistemon kaj la privilegiitan rolon de tiu partio kaj de ties membroj en la ĉiutaga vivo, la superecon de sekreta polico, la organizadon alilande de ligitaj partioj uzitaj por batali kontraŭ naciaj registaroj, por saboti kaj spioni, subtenitaj de publikaj fondusoj kaj de diplomatiaj kaj konsulaj servoj, la administracian plenumadon kaj la malliberigon de politikaj malamikoj, la koncentrejojn, la punojn cele al la familioj de ekzilitoj. Ili eĉ simiis de marksistoj absurdaĵojn kiel ilian manieron alparoli sin, "Parti-kamarado" (Parteigenosse) inspirita de la marksisma "Kamarado" kaj la uzon de milita terminaro por ĉiuj temoj de civila kaj ekonomia vivo. La demando ne estas tio, kio similas en tiuj du sistemoj, sed tio, kio malsimilas en ili.".
En la 1930aj jaroj Marcel Mauss komparas komunismon kaj faŝismon (laŭ tiu ordo) en sia verko pri bolŝevikismo[16]. Sed: "Necesos tamen atendi la finon de la milito por ke Hannah Arendt precizigu kaj popularigu tiun parencon kondamnante kune hitlerismon kaj stalinismon en siaj diversaj verkoj pri totalismaj sistemoj, kiuj estus, laŭ ŝi, "banaligintaj malbonon". En la tiama etoso de malvarma milito, tiu kunigo de la du reĝimoj ricevis favorajn opiniojn ĉe multnombraj sektoroj de la okcidenta bloko, kaj ankaŭ ĉe rusaj medioj, kelkaj el kiuj (ukrainoj kaj kartveloj, interalie) ne estis malinklinintaj, dum la okupado, adopti naziismon kontraŭ Stalin…"
Kurt Schumacher, estro de la Socialdemokratia Partio de Germanio post 1945, kaj samtempulo de naziismo kaj soveta komunismo, deklaris ke komunistoj estis "refarbitaj nazioj"[17].
Dum la malvarma milito kaj post la falo de Sovetunio, pluraj komparoj inter stalinismo kaj naziismo estis faritaj kunigante komunismon kaj naziismon (laŭ tiu ordo). Ekzemple Ernst Nolte[18], Robert Conquest[19], Alain Besançon[20],[21] aŭ Stéphane Courtois[22] interesiĝis al analogioj pri la temo de komunismo kiel modelo de naziismo. La historiisto François Furet respondis al Ernst Nolte aldonante punktojn de diverĝo kaj konverĝo: tiu korespondado estis publikita en 1998 kun la titolo Faŝismo kaj komunismo.
En la enkonduka ĉapitro Stéphane Courtois, kiu estis maoisto kiam li estis juna, komparas la represiajn sistemojn de nazioj kaj de komunistoj sed malaprobas la kunigon de la du ideologioj.
Stéphane Courtois taksas la komparon inter naziismo kaj komunismo kiel traktindan temon por historiistoj. Li tiel komparas la organizon de la du movadoj, same kiel la nombron de viktimoj atribuitaj al komunismo kaj tiun de mortoj kaŭzitaj de naziismo. Li komparas la nazian "rasan genocidon" kaj tion kion li nomas, same kiel Ernst Nolte, la "klasa genocido". Ĉar komunismo estas, laŭ siaj apogantoj, egalisma kaj humanitarisma ideologio, malsame kiel naziismo, pluraj historiistoj (ĉefe la aŭtoroj de la duono de la libro: Karel Bartošek, Jean-Louis Margolin kaj Nicolas Werth[23]) publike asertis ke ili malkonsentas kun Courtois. Nicolas Werth, interalie, diras "Ju pli oni komparas komunismon kaj naziismon, des pli la malsimilecoj evidentiĝas".
Laŭ Annette Wieviorka, serĉestro en CNRS, "Stéphane Courtois starigas komparon inter la ekkonsciado de la kontraŭjuda genocido kaj tiu de komunismo, kiu estas nur aro de kontraŭveraĵoj aŭ proksimumaĵoj", emfazante interalie ke la Holokaŭsto iĝis privilegiita studobjekto de historiista priserĉo nur dum la 1970aj jaroj kaj trudiĝis en la kolektiva memoro nur dum la 1980aj jaroj. Ŝi ankaŭ citas François Furet-on (kiu estis devonta verki la antaŭparolon sed mortis antaŭe): la genocido kontraŭ judoj havas "la abomenan specifaĵon esti la celo mem".
Iuj, malgraŭ la adaj malkonfirmoj de Courtois, vidis tiun komparon kiel simplan kunigon, kaj tial malgloris ĝin. Tiel la ĵurnalisto Benoît Rayski akuzas iujn intelektulojn, inter kiujn: Stéphane Courtois, Alain Besançon, Ernst Nolte kaj Jean-François Revel, provi malgravigi la komplekson de Okcidento pri naziismo, por promocii ilian propran kontraŭkomunismon[24],[25].
Laŭ Jean-Jacques Becker "Li [Stéphane Courtois] estas « batalanto » kiu volas fari « efikan » historion, tio estas la preciza malo de historio…"[26].
En 2017, okaze de la publikigo de biografio pri Lenin, Stéphane Courtois respondas al tiu polemiko:
![]() |
|
En La Pasinteco de iluzio, François Furet skribas
![]() |
|
Li ankaŭ substrekas la respektemon kiun montris Hitler al la stalina reĝimo kaj al Stalin mem, kiel "politika ĉefo". Kiel pruvo, li citas tiujn parolojn de Hitler kiujn li opinias kiel anoncantojn de la estonta alianco inter Stalin kaj Hitler en 1939 kaj kiujn raportis Hermann Rauschning en Hitler diris al mi, libro pri kiu "multaj historiistoj pridubis aŭtentikecon sed kiun la plejmulto daŭre tasksas kiel gravan fonton", laŭ Raoul Girardet kiu tion skribas en la antaŭparolo de la franca reeldono de 2005:
![]() |
|
Tamen, la aŭtentikecon de la paroloj, kiujn Rauschning atribuas al Hitler, rifutas pluraj aŭtoroj, interalie Wolfgang Hänel, Fritz Tobias, Karl Corino kaj Eckhard Jesse. La brita historiisto Ian Kershaw skribis "Mi ne eĉ unufoje citis Hitler diris al mi-on de Hermann Rauschning, libro kies aŭtentikeco nun aspektas tiel maldika ke oni plibone ja tute forgesu ĝin."
En Faŝismo kaj komunismo, la germana universitato Ernst Nolte iniciatas respondon al la vortoj de François Furet en Le Passé d'une illusion, kiu lin citis interalie en la paĝoj 195 kaj 196. En tiu komunikiĝo, Furet, dum li agnoskas havi ŝuldon al Nolte, refutas lian centran tezon, kiu estas taksi italian faŝismon kaj naci-socialismon (kiujn li laŭvice nomas "normala faŝismo" kaj "radikala faŝismo"[1]) kiel esence kontraŭ-marksismajn ideologiojn kiuj celas kontraŭi la bolŝevikan totalismon de kiu ili estus kopioj, tamen "pli abomena[j] ol la originalo".
François Furet komence priparolas la necesan "dialogon" en la koncepto de komunismaj, naziaj kaj faŝismaj ideologioj, originintaj de la Unua Mondmilito:
![]() |
|
François Furet ne nur aludas la "politika-logika-strukturan version de Hannah Arendt kaj Carl Joachim Friedrich[1], li ankaŭ indikas kial "la penso de Ernst Nolte estis la celo, en Germanio kaj Okcidento, de kondamno tiel sendetala ke ĝi meritas apartan komenton[1]", ekzemple "unu el ties meritoj estas fruege esti preterpasinta la malpermeson kompari komunismon kaj naziismon[1].". Laŭ François Furet, la fakto ke la historiisto "devus malagnoski tion, kion la alveno de Hitler al povo ŝuldas al la antaŭecon de la bolŝevika venko, kaj al la kontraŭ-ekzemplo de la pura perfortemo kiun Lenin starigis kiel registaran sistemon ; kaj ankaŭ al la kominterna obsedo pri plivastigi la komunisman revolucion al Germanio […] malebligas fari historion de faŝismo[1].". "Obsedo pri naziismo" ja estis "jam deorigine, trouzita de la komunisma movado. [Ĝi] neniam estis tiel videbla kaj potenca kiel tuj post la fino de la dua mondmilito, kiam Historio, per la malvenko de Hitler ŝajnas doni atestilon pri demokratio al Stalin, kvazaŭ kontraŭfaŝismo, difinita nur per neado, sufiĉus por libereco. Tiel, kontraŭfaŝisma obsedo aldonis al sia necesa rolo bedaŭrindan efikon: ĝi igis, se ne malebla, almenaŭ malfacila, la analizon pri komunismaj reĝimoj[1].".
Pri naziaj kaj sovetaj koncentrejoj, la franca historiisto Johann Chapoutot skribas:
![]() |
|
Memorigante la gravan emocian kaj politikan responson de tia komparo, same kiel la gravecon de la t.n Historikerstreit (historiista disputo en Okcidenta Germanio pri la kompareblo de Holokaŭsto kaj de sovetaj krimoj) kaj la analizojn de Ernst Nolte, kiu opiniis ke naziismo estas respondo al soveta perfortemo (tiel redirante, laŭ liaj kritikantoj, la nazian argumentaron), la historiisto rimarkas ke la unuaj koncentrejoj starigitaj post la alveno de Hitler al povo ne prenis kiel modelon la gulagojn, tiam uzitaj kiel timigiloj, dum germanaj koncentrejoj estis montritaj kiel celante, male, rehabiliti malliberulojn kaj ebligi al ili labori. Tamen la Germanio de Hitler, kiu hezitis inter admiro kaj malamo pri Stalin, insipriĝis de gulagoj ekde 1941 kiam ĝi ekplanis forkonduki judojn al la arkta cirklo, projekto rezignita pro la soveta rezisto, kiu tiel provokis Holokaŭston en orienta Eŭropo. Holodomoro ankaŭ inspiris la projekton Hungerplan, kvankam la Sovetio de Stalin entute provokis la morton de kelkaj milionoj dum nazioj planis mortigi 30 milionojn[30].
Tiujn nombrojn uzas Chapoutot por apartigi la reĝimojn: "Kun abomenindaj kaj krimemaj rimedoj, Stalin restas en politika spaco, ĉar li uzas malhomajn rimedojn por trudi povon (centreman kaj sovetan) al regionoj (Ukrainio) aŭ al socio kiun li opinias nesubiĝema al tiu projekto de povo". Male, nazia Germanio, eĉ se ĝi akceptas negocii kun sia popolo, rifuzas tion kun aliaj landoj, ĝia domino estante esenca kaj ĝia perspektivo, eskatologia: necesas rapide formortigi por ke arja raso pluvivu. Tio do klarigas la rapidecon de la starigo de naziaj ekstermejoj, ĉefe kontraŭjudaj. La historiisto do ne metas je la sama nivelo "la murdon de milionoj da eŭropaj judoj, [kiu] havas laŭ la vidpunkto de la nazia elitaro esencan kaj eskatologian sencon kiun oni ne povas kunigi al la stalina amasa perfortemo", tion konfirmas la fakto ke la Fina solvo estis entreprenita ĝis la fino de la Tria Regno: "Nazia specifaĵo, pro ĝiaj ritmo kaj intenso de amasmurdoj kaj pro la kategorioj kiuj ĝin regis[30].".
La franc-rumana verkisto Eugène Ionesco en sia verko metas je la sama nivelo Hitler-on kaj Stalin-on, naziismon kaj komunismon, kiujn li nomas "la du abomenaj koŝmaroj de la jarcento[31]".
Laŭ la franca teologiisto Gérard Leroy: "la profundan parencecon inter komunismo kaj faŝismo malfacile akceptas ĉefe tiuj, kiuj batalis kontraŭ naziismon flanke de komunistoj" kaj, laŭ la filozofo Raymond Aron, kiu kvalifikas kiel "sekularajn religiojn" socialismon, komunismon kaj naziismon[32]: "totalismoj, kaj nazia kaj komunisma, funkcias sammaniere, laŭ du principoj: fido de porantoj kaj timo de kontraŭantoj[33]".
En la libro L'erreur de l'Occident[34], Alexandre Soljénitsyne skribas en 1980:
![]() |
|
La maldekstrema usona eseisto kaj romanisto Susan Sontag deklaris en 1982 ke
![]() |
|
Por la usona historiisto Stanley Payne, kiu kalkulas dekon da funkciaj similecoj inter la reĝimoj nazia kaj stalina dum li substrekas ke li ne provas pruvi ke komunismo kaj naziismo estus esence samaj, la naci-socialisma sistemo estas la ne-komunisma reĝimo kiu, en historio, plej proksimiĝis al la rusia komunisma reĝimo[36].
Por Philippe Burrin, franca historiisto kaj profesoro en la instituto de altaj internaciaj studoj en Ĝenevo, eĉ se "Komunismo estis socia revolucio plenumita je la nomo de raciista, materiisma kaj universalisma ideologio, dum naziismo estis politika revolucio baziĝinte sur konservativaj elitoj kaj fondita sur la ekzalto de raso kaj instinkto […] tamen eblas eltrovi inter ili klarajn similecojn[37],[38].".
La 14-an de novembro 1997 la franca filozofo, verkisto kaj ĵurnalisto Jean-François Revel deklaris en Le Figaro[39],[40],[41]:
![]() |
|
La hispana verkisto Jorge Semprún klarigis kiel la koncentrejo de Buchenwald estis kreita de nazioj en 1937 por malliberigi kontraŭantojn de naziismo antaŭ esti uzita de sovetoj por malliberigi la kontraŭantojn de komunismo, post esti liberigita de usonanoj de la 3a armeo de George S. Patton la 11-an de aprilo 1945[43].
Laŭ la verkisto Hyam Maccoby kaj la historiisto Bernard Lewis, ambaŭ britaj, la paroloj de Karl Marx en la artikolo Pri la juda demando, verkita en 1843 kaj publikigita en 1844, ne nur estas kontraŭ-religiaj sed ankaŭ antisemitismaj[44],[45], kaj inspiris kaj la anojn de la nazia partio kaj la sovetojn[46],[47].
Thierry Wolton, franca ĵurnalisto kaj eseisto, notas ke
![]() |
|
Okaze de la publikigo de la tri libro de sia Monda historio de komunismo, li aldonas: "La plej bona aliancano de komunismo estis naziismo kaj la plej utila stultulo, se eblas tion diri, estis Hitler. Ambaŭ totalismoj interhelpis antaŭ interbatali[49].".
Kvankam la demando "Ĉu naziismo kaj komunismo estas kunigeblaj?" daŭre estas debatata, pluraj organizoj jam kunigas ilin kaj malgloras ambaŭ en diskursoj aŭ eventoj.
La parlamento de la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo adoptis la 3-an de julio 2009 tekston, t.n Vilna deklaro, kiu kondamnas ĉiujn totalismajn reĝimojn, kaj komunismajn kaj naziajn, de Eŭropa historio same kiel ilian glorigon.
En 2009 la Eŭropa Parlamento proklamas ke la 23a de aŭgusto (tago dum kiu en 1939 estis subskribita la pakto Molotov-Ribbentrop) estu la Eŭropa Memor-Tago pri Viktimoj de Stalinismo kaj Naziismo, kaj de tiam ĝin celebras ĉiujare Eŭropa Unio.
Depost la falo de la Berlina Muro, en 1989, estis kreitaj muzeoj en landoj de orienta Eŭropo kiuj suferis pro kaj naziismo kaj komunismo[50].
Dum la 1930aj jaroj la komparo inter la du sistemoj venis al la menso de multaj britaj konservativuloj. Malgraŭ tio Winston Churchill, kvankam treege kontraŭkomunista, apogis la ideon de alianco kun Sovetio kontraŭ Hitler, eĉ post la pakto Molotov-Ribbentrop kaj la invado en Pollando, pri kiuj li kulpigis la okcidentajn demokratiojn kiuj estis subskribintaj la munkenan interkonsenton[mankas fonto]. Liavide Mein Kampf estis "la nova Korano de fanatismo kaj de milito, grandefekta, vortoplenaĉa, senforma, sed okulfrapa per sia mesaĝo[51]". En 1939 la eksterlanda politiko de Sovetio estis ja mistera al li sed ĝin li pravigis per la "rusia nacia intereso". Aŭguste de 1942, okaze de renkontiĝo kun la usona diplomato William Averell Harriman en Moskvo, unu jaro post la eko de la Operaco Barbaroso, li ekkriis: "Se Hitler estus invadinta Inferon, mi klopodus diri almenaŭ unu simpatian vorton pri la Diablo en la Ĉambro de komunuloj"[mankas fonto].
Victor Frunză, rumana historiisto pri komunismo kaj eksa ano de la Rumana Komunista Partio, opinias ke "Naziismo kaj komunismo ne kompareblas, ĉar la unua, restinte fidela al siaj naturismaj ideologiaj radikoj, allogis kaj kuntrenis unue sian propran popolon en historia projekto kongrue al kiu ĝi teruris kaj subpremis siajn kontraŭantojn kaj popolojn fremdajn (aŭ almenaŭ tiel difinitaj), dum la dua, forturniĝinte de siaj humanitarismaj ideologiaj radikoj, teruris kaj subpremis ne nur siajn kontraŭantojn sed ankaŭ sian propran popolon: la proletaroj de landoj kie ĝi prenis povon, dum ĝi allogis kaj arigis intelektulojn, sindikatistojn, laboristojn kaj eĉ pastrojn ĉe fremdaj popoloj[52].".
La verkisto Thomas Mann skribis: "Meti al la sama morala nivelo rusian komunismon kaj nazi-faŝismon, pro tio ke ambaŭ estus totalismaj, estas plejbone frivolaĵo, malplejbone faŝismo. Tiuj, kiuj emfazas tiun ekvivalenton ja povas fanfaroni pri esti demokratistoj, sed vere, kaj fonte de iliaj koroj, ili jam estas faŝistoj ; kaj certege ili batalos kontraŭ faŝismo nur laŭaspekte kaj per malsincera maniero, sed rezervos ilian tutan malamon por komunismo[53].". Tiu vidpunkto ankaŭ estas tiu de komunistaj partioj kiuj, baziĝante sur postulato laŭ kiu komunismo estas fundamente humanitarisma kaj egalisma, kaj ĉiam celas starigi socion kie riĉaĵoj estos juste distribuitaj, taksas la krimojn de komunismaj ŝtatoj kiel "erarojn", "drivojn", "akcidentojn" aŭ "historiajn necesaĵojn kaŭzitaj de imperiismaj agresoj", kaj do, logike, la disidentojn kaj la kritikantojn kiel "objektivajn aliancanojn de kapitalismo kaj faŝismo[54]".
Por Jean-Louis Van Regemorter, historiisto pri Rusio: "Ĉu tiuj trosimpligaj kunigoj ne riskas malproksimigi historiiston for de ria tradicia deontologio kiu konsistas je analizi kaj kompreni?[55]".
Same, Georges Mink kaj Jean-Charles Szurek pridubas la valoron de tiu komparo: "Por kio utilas kompari krimojn kaj kiucele? Se oni ne rilatigas ilin al la socia sistemo de kiu ili originas, al la deveno de tiu sistemo, al ĝia projekto, al ĝia historio? Tiurilate ĉio malsimiligas komunismon kaj naziismon, kaj unue la fakto ke komunismo profunde knedis la sociajn kaj ekonomiajn strukturojn de la landoj, ĝenerale malmulte disvolviĝintaj kaj plejparte kamparaj, kie ĝi instaliĝis[56].
La franca historiisto Marc Ferro opinias ke stalinismo kaj naziismo ne kompareblas ĉar ili estas tute malsamaj filozofoj, kiuj naskiĝis en kontraŭaj kuntekstoj kaj manieroj[57]. Historiografie kaj metodologie, li bedaŭras tion, kion li vidas kiel "obsedon" pri la komparo inter la du reĝimoj[58].
Komentante la tezon de Stéphane Courtois laŭ kiu la nazia "rasa genocido" samvaloras kiel la stalina "klasa genocido", la historiisto pri Sovetio Jean-Jacques Marie denuncis la fakton ke tiu komparo baziĝas sur neaŭtentika citaĵo de Stalin:
![]() |
|
Ankoraŭ laŭ Stéphane Courtois "La malsatmorto de infano de ukraina kulako laŭplane malsatigita de la stalina reĝimo samvaloras la malsatmorton de juda infano en la Varsovia geto…". Por Gilles Perrault tiu aserto ne validas ĉar se la ukraina infano pluvivas, li povos esperi daŭrigi sian vivon normale dum se la juda infano pluvivas, li estos ĉiaokaze mortigita de nazioj pro tio kio li estas, pro esti judo taksita kiel sub-homo[60]. Mark Tauger, el la Kalifornia Universitato, samopinias.
Por Andrea Graziosi, Holodomoro estas tamen tre alispeca ol Holokaŭsto: "Ĝi ne proponis formortigon de la tuta ukraina nacio, ĝi ne baziĝis sur la rekta murdado de viktimoj, ĝi estis motivita kaj ellaborita teorie kaj politika - ĉu eblas diri « racie »? - kaj ja ne sur etnaj kaj rasaj bazoj[61].".
Nicolas Werth kaj Jean-Louis Margolin (du el la aŭtoroj de La nigra libro de la komunismo) pridubas la enkondukajn tezojn de Courtois: "Oni tamen vane serĉus, en la enkonduka ĉapitro same kiel en la cetero de la verko, la densan kaj profundan diskuton kiun bezonus demandoj tiel kompleksaj kaj embarasaj kiel la komparo inter faŝismo kaj komunismo, aŭ pri la ebla ekzisto de teroro ene de la marksista teorio mem[62].". Kelkajn jarojn poste, Nicolas Werth citas Hannah Arendt-on tiusence, pri la komparo inter la sovetaj kaj la naziaj koncentrejoj: "Purgatorio" kaj "Infero":
![]() |
|
Nicolas Werth klarigas esti trovinta konfirmon de tiu malnova diagnozo "en la arkivoj de la grandega gulaga burokratio[64].", li taksas la mortoprocenton en la sovetaj antaŭmilitaj koncentrejoj inter 3% kaj 7%, kaj inter 0,4% kaj 1,2% postmilite. Li tiel malkonfirmis la "centran punkton" de la komparo inter la soveteaj kaj naziaj koncentrejoj: "Grava precizigenda punkto: nenie, neniam la mortoprocento de la sovetaj laborpunejoj atingis tiun kiun eblis observi en la naziaj koncentrejoj dum la milito, kaj kiu troviĝis inter 50% kaj 60%[64].". En 1993 li draste kaj eksplicite malpliigis la kalkulon de la nombro de arestoj, de malliberuloj, de ilia mortoprocento en gulagoj aŭ eĉ de la nombro de ekzekutoj, kiujn donis Soljenitsyne en 1974 same kiel Robert Conquest en 1971, inter 1921 kaj 1953. Preskaŭ ĉiam, laŭ la periodoj, temas pri centoj da miloj kaj ne pri milionoj aŭ dekoj da milionoj. 1 miliono da homoj estis arestitaj inter 1936 kaj 1938, ĉirkaŭ 500 000 homoj ekzekutitaj dum la Granda Teroro "pro kontraŭ-revoluciaj krimoj". En 1953, je la morto de Stalin, estis ĉirkaŭ inter 2 400 000 kaj 2 500 000 malliberuloj kaj ne 12 milionoj kiel oni diris ĝis tiam[66][mankas fonto].
La kalkuloj de la nombro de viktimoj kiuj pereis pro naziismo restis preskaŭ neŝanĝitaj, temas pri dekoj da milionoj inter 1939 kaj 1945: judoj, ciganoj, slavaj "sub-homoj", fremddevenaj populacioj, politikaj malliberuloj, handikapuloj. Laŭ Éric Conan, eblas tiel kalkuli 26 milionojn da viktimoj: 6 milionoj da judoj, centoj da miloj da ciganoj, 3,3 milionoj da sovetaj milituloj forkondukitaj al laborpunejoj, pli ol 15 milionoj da civiluloj en regionoj okupitaj de germanoj, ĉefe oriente kaj en Balkana duoninsulo, 1,1 milionoj da politikaj forkondukitoj[67]. Krome, 330 000 handikapuloj estis "nevole" mortigitaj per trudsteriligado en Germanio inter 1933 kaj 1939; kaj, laŭ Philippe Burin, ekde 1939, 95 273 germanaj handikapitaj kaj malsanaj malliberuloj estis eliminitaj[68]. Cetere nazioj ĉiam represiis komunistojn, kiuj estis la unuaj kies politika aktivado estis malpermesita en Germanio (komence de 1933). La diversaj komunismaj movadoj havis tre gravan rolon kadre de la Germana kontraŭnazia rezistado inter 1933 kaj 1945. La historiisto Glibert Merlio skribas ke "komunistoj estis la plej senhezitaj kaj la plej aktivaj rezistantoj kontraŭ naziismo[69]".
Por la trockiisma teoriisto kaj filozofo Daniel Bensaïd, François Furet kaj Stéphane Courtois realigis "entreprenon de nebuligado", ĉar laŭ li la promesoj de la Oktobra revolucio ne devas esti forigitaj de la teruraĵoj de stalinismo, same kiel la franca revolucio de 1789 ne devas esti forgesita pro la Teroro kaj la postaj malprogresoj. Li rifuzas la kunigon, kiun faras Courtois, de stalinismo kaj komunismo kaj opinias ke, male, tiuj du terminoj kontraŭas sin, stalinismo estante "burokrata kontraŭ-revolucio" de komunismo. Li ankaŭ kritikas la kalkulon de mortintoj fare de Courtois, kiu kunigas malsategojn kaj enlandan militon kun stalinajn "purigojn". Por Bensaïd, eĉ se Lev Trockij parolis pri Hitler kaj Stalin kiel "ĝemelaj steloj", la malsimilecoj inter stalinismo kaj naziismo estas gravaj, naziismo plenumante sian mortigan programon, stalinismo konstruiĝante "kontraŭ la komunisma projekto pri emancipo" kaj iĝante "la lando de mensogo"[70].
La franca "Nacia federacio de forkondukitoj kaj malliberuloj rezistantaj kaj patriamaj" (FNDIRP) opiniias, sen malgravigi la krimoj de stalina komunismo, ke kunigi naziismon kaj komunismon estas denaturigi historion, pro tio ke naziismo estas unika fenomeno. La FNDIRP kontraŭis la kreon de la "Platformo por la memoro kaj la konscio en Eŭropo" apogita de multaj orienteŭropaj landoj kaj kiu metis al la sama nivelo la krimojn de naziismo kaj de komunismo. Por la FNDIRP, tiu platformo estas la konsekvenco de la rezolucio adoptita de la Eŭropa Parlamento la 2-an de aprilo 2009 pri la komuna memoro pri totalismaj reĝimoj[71].
La filozofo Fabrice Midal rifuzas ĉian komparon inter naziismo kaj komunismo ĉar laŭ li: "Naziismo dependas […] de profunda rilato al la raciigo de la industria produktado [en kiu] troviĝas la aspekto de ĝia absoluta nihilismo - kaj apartigas ĝin de ĉiuj aliaj krimoj, inkluzive de gulago[72].".
Kvankam kritikinte dum la 1980aj jaroj tion, kion oni tiam nomis "reala socialismo", la politikisto kaj historiisto Lilly Marcou, iam juda infano savita en Rumanio fare de la ruĝa armeo, jam opiniis ke estas "peniga konfuzo", "danĝera kunigo", en la "misaj komparoj, aŭ eĉ stultaj kaj ĉiokaze falsaj inter naziismo kaj stalinismo, inter Hitler kaj Stalin[73].". Nur danke al Stalin kaj la ruĝa armeo, laŭ ŝi, okcidenta Eŭropo estis savita de naziismo, kaj povis prosperi post 1945 pace kaj demokratie.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Comparaison entre le nazisme et le communisme en la franca Vikipedio.