Komunista Partio de Nederlando | ||
---|---|---|
partio komunista partio | ||
Komenco | 14-a de marto 1909 vd | |
Fino | 15-a de junio 1991 vd | |
Antaŭe | Social Democratic Party vd | |
Lando(j) | Nederlando vd | |
Sidejo | Felix Meritis | |
Ideologio | ||
Komunista Partio de Nederlando | |
---|---|
Communistische Partij van Nederland | |
partio • komunista partio | |
Lando | Nederlando |
Estro | David Wijnkoop (1909-1925), Louis de Visser (1925-1945), Paul de Groot (1945-1967), Marcus Bakker (1967-1982), Ina Brouwer (1982-1991). |
Fondiĝo | 14-a de marto 1909 |
Loko de fondiĝo | Deventer, Nederlando |
Fondintoj | David Wijnkoop, Willem van Ravesteyn, Jan Ceton, Louis de Visser, Herman Gorter, Gerrit Mannoury, Sam de Wolff |
Dissolvo | 1990 |
Koloro(j) | Ruĝa |
Ideologio | Komunismo |
Internacia aliĝo | Tria Internacio |
Ĵurnalo | De Tribune, Het Volksdagblad, De Waarheid |
Junulara organizaĵo | De Zaaier, Algemeen Nederlands Jeugd Verbond |
La Komunista Partio de Nederlando, nederlande Communistische Partij van Nederland (CPN) estis nederlanda politika partio, ligita al la Tria Internacio. Ĝi nomiĝis Socialdemokrata Partio, nederlande Sociaal-Demokratische Partij (SDP) ekde sia fondiĝo en 1909 ĝis la fondiĝo de la Rusa Komunista Partio en 1918. CPN fandiĝis kun tri aliaj partioj en Verdo-Maldekstro en 1990. Tiumomente CPN estis la plej malnova politika partio de Nederlando.
Inter 1894 kaj 1909 la Socialdemokrata Laborista Partio (SDAP) estis la ununura maldekstra partio en Nederlando. SDAP havis du flankojn: reformista kaj ortodoksmarksista. La marksistoj havis propran enpartian revuon, De Tribune, per kiu ili — nomitaj la Tribunistojn — kritikis la reformistan ĉefvojon de SDAP. En la kongreso de la 13-a kaj 14-a de februaro 1909 en Deventer, la partiestraro de SDAP eksigis la Tribunistojn. La 14-a de marto 1909, la Tribunistoj kun kvarcent aliaj marksistoj fondis la Socialdemokratan Partion.
Post la rusia revolucio de 1917, la bolŝevikoj en Rusio fondis la Rusan Komunistan Partion kaj en 1919 fondis la Trian Internacion. Ekde tiuj eventoj, multaj novaj komunistaj partioj fondiĝis tra la mondo. En Nederlando SDP simple renomis sin Komunista Partio Holando (CPH) kaj de decembro 1935 CPN.
En la Dua Ĉambro de la nederlanda parlamento, CPN havis diversnombrajn seĝojn: