Sendita al Svedujo en 1928-29 studis la pedagogianslojdon. En 1928 dum restado en Stockholm li fariĝis esperantisto, faris ĉiujn ekzamenojn de SEI. Laŭ iniciato de Ernfrid Malmgren en septembro 1929 li komencis prelegvojaĝojn. En Svedujo li veturis pli ol 10 000 kilometrojn, faris pli ol 200 prelegojn antaŭ ĉirkaŭ 30 000 homoj, dufoje ankaŭ en radio.[noto 2]. En aŭtuno 1930 rondvojaĝo kaj prelegoj en Estonujo kaj Latvujo.[noto 3] Poste dum du monatoj da prelegvojaĝo en Pollando, 40 prelegoj en 22 urboj antaŭ ĉirkaŭ 8 000 p. En aŭgusto 1931 li devis reveturi en Hindujon, kie li laboris por Esperanto pere de artikoloj, iĝante ĉefa delegito de UEA.
En aŭtuno 1933 venis denove en Svedujon. En 1936 aperis lia interesa verko Hindo rigardas Svedlandon. Lia traduko de sep rakontoj de Tagore, Malsata ŝtono, en 1961, inaŭguris la konatan libro-serion de UEA Serio Oriento-Okcidento. La rakontoj "Malsata Ŝtono, Malespero, Nubo kaj Suno, La Gasto, La malsata rivero, Reveno de Khoka-babu, La Skeleto" estas elektitaj el novelaro de Tagore (bengaleগল্পগুচ্ছ, galpaguccha). La kolekton Sinha titolis laŭ unu el la rakontoj Malsata Ŝtono (bengaleক্ষুধিত পাষাণ, kṣudhita pāṣāṇa). Cetere en 1916 aperis anglalingva versio de la novelaro de Tagore The Hungry Stones and Other Stories ("La malsataj ŝtonoj kaj aliaj rakontoj") kun alia elekto de noveloj[2].
Rezulto de liaj multaj klopodoj starigi Esperanto-movadon en Barato estis la fondo de Bengala Esperanto-Instituto en 1963, kiam aperis ankaŭ lia bengallingva broŝuro Esperanto-movado. Eldona Societo Esperanto en 1966 publikigis en Svedujo la aŭtobiografian verkon de Sinha, Jaroj sur Tero. La lasta verko de Sinha aperis en 1974 - Facila Esperanta Lernolibro, en la bengala lingvo.
Kaj ĉio restas penso, sed ne faro, Pri interkompreno kaj homara frateco, Lakshmiswar Sinha, Stockholm: Eldona Societo Esperanto, 1930 (broŝuro 16-paĝa)
Hindo rigardas Svedlandon, Lakshmiswar Sinha, antaŭparolo de Björn Collinder, Stockholm : Eld. Soc. Esperanto = Förlagsföreningen Esperanto, 1936 (en la arkivoj[rompita ligilo] de CDELI), 200 p. : ill., portr. ; 22 cm REROArkivigite je 2015-02-10 per la retarkivo Wayback Machine : R003698615
„ Nia hinda s-ano Lakshmiswar Sinha prezentas al ni sian duan originalan verkon en
E., nome tri bengalajn fabelojn. De ĉi tiu libro aperis du eldonoj: unu nuresperanta kaj unu kun paralelaj tekstoj en sveda kaj E.-lingvoj. Tre interesa kaj leginda. ”
— Aŭstria Esperantisto n.69 (okt 1930)
„ Jen la dua originala verko de nia hinda samideano L. S. La unua estis
drameto el hinda historio: Sivaĝi.
La tri Bengalaj fabeloj estas dediĉitaj « al mia avino, kiu rakontis al mi tiom da fabeloj dum mia infanaĝo ». La unua fabelo temas pri la Dio, la Malriĉulo kaj la mirindaj potoj; la dua pri Fakiro kaj Princo, kaj la tria faras la demandon : Kio estas saĝo? kiun ĝi klopodas solvi. Agrablaj rakontetoj en puraj lingvo kaj stilo, kiuj montras al ni kelkajn flankojn de la hinda vivkoncepto, entute tre rekomendinda legaĵo. De tiu ĉi libro aperas samtempe du eldonoj : unu nur esperanta, kaj unu kun paralelaj tekstoj en sveda kaj esperanta lingvoj, je sama prezo. Mi ne aŭdis jam elparoli la nomon de l’ aŭtoro. Se iu petis al mi ĝin diri, mi prononcus Lakŝmisŭar Sinha. Tiu elparolo estas la angla, sed se ĝi estas la ĝusta, estus preferinde, ke la hinda nomo ankaŭ estu skribata laŭ Esperanta ortografio prefere ol laŭ angia, se ne ekzistas nacia hinda skribmaniero per latinaj literoj. Tiu rimarko estas ĝenerala por ortografiado de ĉiuj nomoj de gentanoj kiuj ne uzas latinan alfabeton, kiel ekz. Rusoj, Japanoj, Ĥinoj k. c. Transigante siajn nomojn en latinan skribon ili uzu nepre la Esperantan ortografion, ankaŭ ekster la Esperanta sfero ”