Langrune-sur-Mer [lɑ̃ɡʁyn syʁ mɛʁ] estas franca komunumo. Ĝi situas en regionoNormandio en departementoCalvados en la nord-okcidento de Francio. Ĝi havas areon de 4,74 km² kaj nombris 1 779 enloĝantojn en 2010. Kodo laŭ INSEE estas 14354 kaj poŝta kodo 14830. Ĝi estas membro de komunumaro de komunumoj "Communauté de Communes Cœur de Nacre".
Preĝejo Saint-Martin de la 13-a jarcento, registrita kiel Historia monumento[1] kaj kies apuda tombejo enhavas la sepultejon de abato Maurice Bellière (1874-1907), spirita frato de Tereza de Lisieux. Li aperas en la frontispico, skulptita fare de Robert Coin (1901-2007), de la Baziliko Sankta Tereza de Lisieux kiel kontribuinto al ties konstruo[2].
En 1936, Sinjorino Goldberg[3] heredigis al la preĝejo pentraĵon de la florenca pentristo Giovanni Antonio Sogliani, La Virgulino kun infano kun Sankta Johano la Baptisto. Restaŭrita en 1994, tiu verko estis konservita en la urbodomo kie ĝi ne estis videbla. Laŭ propono de la urbestro, la urba konsilantaro, per unuanima voĉdonado la 17-an de novembro2008, decidis deponi la pentraĵon en la Muzeo de Belartoj de Caen.[4][5]