Lendak | |
hungare: Lándok, germane: Landeck | |
municipo | |
Strato en Lendak
| |
|
|
Oficiala nomo: Lendak | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Kežmarok |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Altaj Tatroj |
Najbaras kun | Tatra nacia parko |
Rivero | Biela |
Situo | Lendak |
- alteco | 750 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 14′ 16″ N 20° 21′ 08″ O / 49.23778 °N, 20.35222 °O (mapo) |
Areo | 19,658304 km² (1 965,83 ha) |
Loĝantaro | 5 019 (31.12.2010) |
Denseco | 255,31 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1288 |
Plej facila aliro | al Tatranská Kotlina |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 059 07 |
Telefona antaŭkodo | +421-52 |
Aŭtokodoj | KK |
NUTS | 523623 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Lendak | |
Retpaĝo: www.lendak.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Lendak (hungare Lándok germane Landeck) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Lendak situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Kežmarok troviĝas je 15 km.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1288 en formo "Landok". Inter 1313-1593 monaĥejo funkciis en la vilaĝo. Ekde 1772 oni minadis marmoron. En 1787 750 vilaĝanoj loĝis en 81 domoj, en 1828 985 loĝantoj en 136 domoj. En 1898 kaj en 1946 incendioj okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Lándok 1084 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Kežmarok, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo (ankaŭ por infanoj, dentokuracejo, 2 apotekoj.