Martin Haase | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1962 (62-jaraĝa) en Dortmundo |
Lingvoj | Esperanto • angla • franca • itala • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Osnabrück University (en) (1992–1997) Universität zu Köln Philosophische Fakultät (en) - doktoro de filozofio (1988–1991) Universitato de Kolonjo - Magistro de Artoj (1982–1988) |
Infanoj | 0 |
Okupo | |
Okupo | romanisto podkastisto esperantologo universitata instruisto lingvisto esperantisto biologo |
TTT | |
Retejo | https://www.martinhaase.de/ |
Martin HAASE (naskiĝis la 25-an de oktobro 1962 en Dortmund) estas fakulo pri latinidaj lingvoj kaj pri la eŭska lingvo. Li laboras ankaŭ pri gestaj lingvoj de surduloj. Krome li estas la nuna direktoro de Germana Esperanto-Instituto. En la Esperanto-movado li konatiĝis jam pli frue kiel prezidanto de Germana Esperanto-Junularo, vicprezidanto de TEJO kaj aktoro de la amatora teatra grupo Kia koincido.
Haase komence studis en Tuluzo kaj akiris licencion. Poste li magistriĝis kaj doktoriĝis pri lingvistiko en Kolonjo en 1988 (resp. 1991). Post agado ĉe la universitatoj de Hamburgo, Osnabrück, Freiburg kaj Berlino (Libera Universitato, Teknologia Universitato) li nun estas estro de la fako pri latinidaj lingvoj ĉe la universitato de Bamberg.
Haase studis plurajn lingvojn surloke dum longaj restadoj eksterlande. Unu el liaj specialaĵoj estas la studo de lokaj aŭ alikaŭzaj variantoj de unu lingvo. Krom ampleksajn kontribuojn al la studprogramo de sia universitato li aranĝas ankaŭ malferman "lingvistikan kolokvon", kiun povas partopreni ĉiuj interesuloj pri lingvistikaj temoj.
Haase estas ankaŭ profesoro de AIS.
Antaŭe: | prezidanto de Germana Esperanto-Junularo | Poste: | |
---|---|---|---|
Thomas Bormann | decembro 1988 - decembro 1990 | Thomas Pusch |