Miguel Itzigsohn | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1907 en Bruselo |
Morto | 30-an de novembro 1977 (70-jaraĝa) en La Plata |
Ŝtataneco | Argentino |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Miguel ITZIGSOHN estis argentina astronomo de la 20-a jarcento.
Li estis departementa direktoro de la Observatorio de La Plata de 1955 al 1972 kaj fakulo pri astrometrio kaj ĉiela mekaniko.
Li malkovris 15 asteroidojn kaj studis plurajn kometojn. Lia unua asteroido malkovrita, Evito estis dediĉita al Eva Perón, kvar aliaj (Abanderada, Martir, Descamisada, Fanatica) estis nomitaj per diversaj epitetoj de Eva Perón.
La asteroido 1596 Itzigsohn ricevis lian nomon en lia honoro.