Modernismo teologia estis vasta kaj multfaceta pensfluo, precipe en Katolikismo. disvolviĝinta inter la fino de la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a celanta repripensi la kristanan mesaĝon sub la lumo de la postuloj de la socio de la komenciĝo de la 19-a jarcento.Inter la temoj de la katolika modernismo emerĝis la esprimo kaj prezentado de la kredoenhavoj, pribiblia ekzegezo, kristana filozofio, la studoj pri la la historio de Kristanismo kaj de la Kristana Eklezio kaj la religia sperto.
La modernisma krizo reprezentis la fazon plej akran de la plurjarcenta konfrontado de kristanismo kun la “moderneco”, intencita precipe kiel postulo de aŭtonoma memregado de la homo en la individua kaj kolektiva vivo, kiel emancipiĝo el ĉiu perspektivo kaj valorsistemo jam establitaj kaj absolutaj, kaj kiel allasiĝo al la sciencoj legitaj al la eksperimentaj metodologioj kaj al la kribrado de la kontrolo.
Tiaj celoj, kaj iliaj konsekvencoj, provokis akrajn reagojn kontraŭ la teologia modernismo, kiu, fakte, suferis, tagiĝe de la 20-a jarcento, serion da cenzuroj flanke de la ekleziaj responculoj. Al ĝi estis riproĉata la manko de distingo inter la fundamenteco de la veraj postuloj de la moderneco kaj inter la aspiroj de determinita kulturo kaj la realo de la homo.
Al unua kondamno entenata en 65 propozicioj eltiritaj el publikigaĵoj de aŭtoroj supozitaj modernistaj, promulgita de la tiama Sankta Ofico per dekreto Lamentabili Sane Exitu (Kun bedaŭrindaj fruktoj) de 3-a de julio 1907), aprobita de papo Pio la 10-a, sekvis kondamno pri teologia modernismo kiel herezo aŭ plibone kiel “sintezo de ĉiuj herezoj” flanke de Pio la 10-a per la encikliko Pascendi Dominici gregis ((La ofico) paŝti la gregon de la Sinjoro) de la 8-a de septembro 1907).[1] En tiu dokumento la papo precizigis sisteman kaj detalitan priskribon pri teologia modernismo, kiu ne troviĝas komplete en neniu el la verkoj de la precipaj protagonistoj de la religia-katolika reformismo. Post la promulgo komenciĝis sistema forigo de la modernismaj protagonistoj el la ekleziaj funkcioj kaj el pastoralaj oficoj. Eĉ, foje, ili estis trafitaj per ekskomuniko dum diversaj aliaj, pastroj aŭ religiuloj aŭ laikoj akuzitaj aŭ suspektitaj pri modernismo estis liberigitaj el instruaj katedroj en la seminarioj kaj ekleziaj kaj katolikaj universitatoj kaj katolikaj asocioj.
Tiuj kondamnoj promulgitaj de Pio la 10-a ege, almenaŭ unuabate, draste kontribuis al la malpliiĝo de la spacoj de la teologia kaj kultura debatoj, kaj ege determinis la sintenon de la Katolika Eklezio fronte al la socio de la 19-a jarcento.
La precipaj tezoj kondamnitaj en la “Pascendi” koncernis jenon: [2]:
La teologia modernismo disvastiĝis tra la tuta Eŭropo. Inter ĝiaj epigonoj mencieblas italaj Salvatore Minocchi (1869–1943), Romolo Murri (1870-1944), Ernesto Buonaiuti (1881-1946); irlanda George Tyrrell (1861-1909); anglaj Maude Petre (1863-1944) kaj Friedrich von Hügel (1852-1925); francaj Alfred Loisy (1857- 1940) kaj Lucien Laberthonnière (1860-1932).
La oficiala reago de la Eklezio kontraŭ la teologia modernismo estis aparte rigida kaj kapilara danke al la aktiveco de informiga reto establita tiucete, nomata Sodalitium Pianum (Pia kunularo): sennombraj verkoj atribuitaj modernistoj estis inkluzivigitaj en la Indekso de malpermesitaj libroj kaj per la 'motu proprio Sacrorum antistitum (De la sanktaj episkopoj) la Kontraŭmodernisma ĵuro estis altrudita al ĉiuj diplomiĝantoj de la katolikaj universitatoj kaj alirantoj al la pastoralaj oficoj.[4] en kiu, inter la diversaj asertoj, estis konfermitaj ke la mirakloj estas senseblaj signoj adekvataj pro ĉiuj inteligentoj kaj ke la dogmoj ne suferas modifojn laŭ la sento de la epokoj. Tagiĝe de la sesdekaj jaroj de la 19-a jarcento kelkeloke oni anstataŭis tiun ĵuron per la proklamo de la Kredkonfeso kaj, en 1960, ĝi estis definitive aboliciita iniciate de papo Paŭlo la 6-a dum la Dua Vatikana Koncilio.[5]
Rimarkindas ke la kontraŭmodernisma lukto kreis ankaŭ kelkajn senkulpajn viktimojn, kiuj lukte engaĝiĝis forigi el si la reputacion de “modernismemulo”. Citita ekzemplo estu la domenikano Marie-Joseph Lagrange, fondinto de la École Biblique et Archéologique Française de Jérusalem kaj de la Revue biblique. Kelkaj liaj verkoj ne ricevis la eklezian eldonan permeson ĉar suspektitaj pri reduktigo de la Biblio al pura homa objekto; nur post longaj suferaj kontraŭaj pruvadoj la pribliblia kaj arkeologia esploristo revenis al la gusta konsudero en la Eklezio.
Studoj kaj debatoj kreis inter la katolika intelektularo klaran konscion de la limoj de la novaj interpretaj metodoj kaj sciencnivele akceptis liberalajn novaĵojn akordiĝeblajn kaj plilumantajn la religian kredon mem. Kaj la sindefenda kontrola rigoro atenuiĝis kiel videblas epoke de la Dei Verbum (Dia Vorto) de la Dua Vatikana Koncilio kaj jam antaŭe kun la encikliko Divino Afflante Spiritu (Sub la la lumo de la inspiranta Spiritu) de papo Pio la 12-a kiu revenĝas la rajton de Eklezio interpreti la aŭtentikan sencon de la Sanktaj Skriboj kaj samtempe skizas alportojn de la novaj metodoj kiam ili akordiĝeblas kun la katolika kredo.
Antaŭmetendas ke, foje, tiu modernismaj movadoj enirigis problemojn tute sciencajn kaj literaturkritikajn, tuŝantajn ankaŭ aliajn kristanajn ekleziojn kaj aliajn religiojn.
Inter la protestantaj eklezioj la liberala fenomeno trovis radikojn ne malpli vastajn ol en la katolika eklezio. Ĉar laŭ Protestantismo la Revelacio fundiĝas nur sur la skriba vorto de la Biblio[6] la risko perdis la unikan fundamenton estis forte sentita kaj provokis reagojn.
Tie kaj tie judaj intelektuloj, kiel Moseo Mendelsohn kaj Moseo Montefiore, iamaniere aplikadis la liberalajn modernismajn teoriojn en la legado de la Malnova Testamento. Aliaj aliris Haskalan, ĝin alproksimigante al la moderna atento, kun tiaj iluminismaj vidpunktoj, kiuj tamen trovis reagojn ĉe ortodoksaj judoj. [7]
Povas informi pri tio la penso kaj aktiveco de Muhammad Abduh kaj la historio de la liberalaj movadoj inter islamanoj [5].[8]